KCE-Voltar ao indice/Reen



Virtuala vizito al nia urbo, Campinas

    Em construção / Konstruata



Ni prezentas tie æi kelkajn aspektojn de nia urbo, Campinas [pron. Kampinas], en sudorienta þtato São Paulo [pron. Saunpawlo], ties socian, ekonomian kaj kulturan vivon. Eble vi pensos pri estonta pli konkreta kaj malpli virtuala vizito. Tiam la loka esperantistaro atendos vin!



 
 
 
Blazono de Campinas
Kvankam fenikso troviøas sur la urba blazono, alia birdo estas la plej konata simbolo de Campinas: la hirundo. Tiun oni trovas eæ en þtonaj mozaikoj sur la trotuaroj. Malnovan konstrua¼on (la "Legombazaro") æiujare okupis svarmo da hirundoj dum la somero. Ilia alveno, en la vesperiøo, estis impona spektaklo, kiu allogis la publikon kaj meritis belan tekston verkitan de la fama Ruy Barbosa. La urbo tamen kreskis kaj fuøigis tiujn birdojn. Restis nur la kromnomo Urbo de Hirundoj kaj bronza monumento el 1957 kiu reprezentas ilian flugadon.

AREO
890 kvadrataj kilometroj

LOØANTARO (1993)
885.700, kio igas øin la dua plej granda urbo en la þtato. Jara kresko: 1,38 %
995,17 loøantoj/km2

SITUO
22.53S 47.04W, 680 metroj super la marnivelo
96 km norde de la þtata æefurbo São Paulo
 

Sao Paulo en Brazilo
klaku la mapon por koni
la regionojn de Brazilo
stato Sao Paulo
klaku la mapon por koni
la æefajn urbojn de nia þtato
(247.898 kv. km
34 milionoj da enloøantoj)
Campinas - urbocentro

klaku la foton por por vidi panoraman foton de nia urbocentro (88 Kb)

Facile atingebla per aýto, aýtobusoj aý aviadilo. Estas inkluzive rekta autobuslinio, plurfoje tage el la internacia flughaveno de São Paulo - Cumbica (GRU), øis la urbocentro de Campinas (entrepreno: Caprioli).

17 km for de la urbocentro de Campinas estas la Internacia Flughaveno Viracopos (VCP), kiu estas la dua plej granda flughaveno por þarøoj en Brazilo (post Cumbica). Øi estas celo de pluraj enlandaj pasaøer-flugoj æiutage. Kiam Cumbica fermiøas pro malbona vetero (ofte), tie alteriøas ankaý internaciaj pasaøerflugoj. Por etaj aviadiloj estas la aviadilejo Campos dos Amarais.

MEDIO
Averaøa jara temperaturo: 20,7 oC
La urbo havas grandan nombron da arboj sur stratroj kaj placoj, kaj kelkajn pecojn da indiøena arbaro. Eblas vidi arbarmapon (39 Kb). En Campinas troviøas la arbaro Santa Genebra (250 hektaroj, unu el la plej grandaj enurbaj rezervejoj en Brazilo).

INDUSTRIOJ
Metalurgia, mekanika, kemia, elektra kaj elektronika, nutra, leda kaj pneýmatika.

AKADEMIA KAJ TEKNOLOGIA VIVO
En la urbo troviøas tri universitatoj: Unicamp (þtata), PUCC (katolika) kaj Unip (privata). Krome funkcias diversaj esplorinstitutoj: pri agrikulturo kaj nutrado (Núcleo de Monitoração por Satélite da EMBRAPA, Instituto Agronômico de Campinas, ITAL), telekomunikado (CPqD), informadiko (CTI), fiziko (LNLS-Síncrotron).

KULTURA VIVO
Tutlande konata marko de la urbo fariøis la Simfonia Orkestro de Campinas.
Correio Popular estas la plej granda tag¼urnalo, kaj Esperanto verþajne øuas ne malbonan reputacion æe la redakciestroj.
En la lando de futbalo, la urbo kompreneble estas hejmo de du tradiciaj rivaloj: A. A. Ponte Preta (fond. 1900, la plej antikva en Brazilo ankoraý aktiva) kaj Guarani F. C. (1911).

HISTORIAJ NOTOJ
Brazilo estis koloniigita de Portugalio. En la tempoj de Kolonio (øis 1822), la urboj - vilaøoj kaj domaroj - aperis pro religiaj misiejoj, armeaj fortika¼oj au ripozejoj de esploristoj, kiuj penetris la landon seræe de juvelþtonoj. Campinas, vorto kiu en la portugala signifas "vastaj senarbaj kampoj, herbaj ebena¼oj", rezultis el unu el tiaj ripozejoj. La teritorio apartenis al urbo Jundiaí, øis kiam Francisco Barreto Leme kaj aliaj agrikulturistoj transloøiøis.

La 14-a de Julio 1774 estas konsiderata la fonddato, æar en tiu tago okazis la unua meso, kiu instalis tie æi la paro¶on de Nia Sinjorino de la Koncipo el Campinas de Mato Grosso. Tiam la paro¶o kunigis 357 loøantojn, en 61 familioj. La rapida kresko kondukis al proklamo de vilaøo en 1797, sub la nomo Vilaøo de Sankta Karlo. Estis 2100 loøantoj kaj tri (!) stratoj: la Supra (nun: Barão de Jaguara), la Meza (nun: Dr. Quirino) kaj la Malsupra (nun: Lusitana).

En 1842 la Vilaøo de Sankta Karlo gajnis la statuson de urbo, reprenante la nomon Campinas. En 1858 aperis øia unua ¼urnalo. En la jaroj 1860-70, jam 20 jaroj antaø la respublikiøo de la lando, la urbo estis centro de politika aktiveco por tiu regformo, kvankam la imperiestro (Petro la Dua) ofte vizitadis la urbon. En 1872 inauguriøis la unua fervoja stacidomo (Fervojkompanio Paulista), kio instigis la kreskon de la kafeproduktado en la regiono. En 1875 ekfunkciis la gaslumigo kaj en 1884 la telefonsistemo. En 1883 finkonstruiøis la Katedralo, post plurjardeka laboro, ekde 1807. En 1889 aprobiøis øia blazono, la unua urba blazono en la þtato. En 1893-7 la urbon trafis epidemio de flava febro, kiu pereigis multajn loøantojn kaj haltigis la ekonomion.

Multaj enmigrantoj alvenis en la komenco de la jarcento, aparte portugaloj kaj italoj, unue por labori kiel dungitoj en bienoj. En la 20aj - 30aj jaroj la finon de la ora periodo por kafo-plantado sekvis forta industriigo.

KELKAJ KONATAJ NOMOJ NASKIØINTAJ EN CAMPINAS

- Antonio CARLOS GOMES (1836-1896), muzik-komponisto, kiu famiøis i.a. pro la opero "Il Guarany" (portugale au angle);
- Manoel Ferraz de CAMPOS SALES (1841-1913), la kvara prezidanto de Brazilo;
- FRANCISCO GLICÉRIO Cequeira Leite (1846-1916), respublika æefpropagandisto;
- JÚLIO DE MESQUITA (1862-1927), ¼urnalisto;
- RODRIGO OTÁVIO Langgaard de Menezes (1866-1944), akademiano kaj vicprezidanto de Ligo de Nacioj (1920);
- GUILHERME DE Andrade e ALMEIDA (1890-1969), akademiano. Elektita "Princo inter la Poetoj" de Brazilo en 1959, li skribis:

"La Princo ne estas la precipa¼o
Precipa estas la ekzisto inter multaj landoj
De unu, kiu revas æar øi kredas
Je la poetoj: Campinas".
ALIAJ INFORMOJ


KCE-Voltar ao indice/Reen