|
Aŭtografoj kaj
kelkaj bildkartoj kun karikaturoj
de tiamaj eminentaj esperantistoj
(el serio desegnita de Jean Robert kaj
eldonita de Alice Farges en
Lyon, ĉ. 1913)
[kol. J. Piton]

|
De 70 jaroj nia
samideanino Renée ULINE el Vienne plene sin dediĉas
por Esperanto. Jen rekordo kaj citinda ekzemplo, kiun ni deziras
omaĝi
tra du pliaj datoj: la 85-a datreveno de ŝia naskiĝo
kaj la 70-a
datreveno de la fondo de la Rodana Federacio.
Se la unua esperantisto en Vienne (1906), iu komandanto Broussolle,
memlerninta, kvazaŭ sin tenis flanke de la movado, kerneto da
fervoruloj baldaŭ entreprenis disvastigi kaj la internacian
lingvon
kaj la zamenhofan idealon. La plej entuziasmaj kaj fidelaj estis s-ro
HERTZ, optikisto, kaj du junuloj: Paul ULINE kaj Andre Moussier. La
juna filino de la optikisto, Renée, tuj interesiĝis
pri la tuta afero.
Ni nun povas mezuri siajn fervoron kaj fidelecon. Jarojn poste,
ŝi
edziniĝis al Paul Uline. Ni fieras enkalkuli ŝin en
niajn vicojn kaj
al ŝi estas dediĉita tiu ĉi artikolo. Sed ni
reprenu la kronologion
de la Historio...
Post la Ido-krizo, la internaj malpacoj kaj personaj atakoj, nia landa
movado bezonis restrukturiĝon.
En Vienne, postmagazeno de la optikvendejo de s-ro Hertz gastigis la
kunvenojn sekve de kiuj, la 21-an de Julio 1908, la Lyon-a Esperantista
Amikaro proponis al la Esperantistaj Grupoj de la regiono krei Rodanan
Esperantistan Federacion kaj, la 2-an de Aŭgusto 1908,
ĉe la
Borso-Palaco en Lyon, la reprezentantoj de la diversaj grupoj de la
regiono fondis la Rodanan E-Federacion.
La unua pozitiva rezulto estis ke, la 29-an de Oktobro 1908, s-roj
Deronsiere kaj Drudin, prezidanto kaj vicprezidanto de la Lyon-a
Esperantista Amikaro, alportis la bonan parolon ĉe speciala
kunveno de
la Amikaro de la ekslerantoj de la laikaj lernejoj en Vienne, kies
prezidanto estis la urbestro mem, s-ro Brenier, kaj tiam
fondiĝis en
la Vienna Grupo grupo, kiu celis arigi ĉies esperantistajn
fortojn de
la urbo.
La Viennaj Esperantistoj aranĝis la duan Federacian Kongreson,
la
20-an de Junio 1909.
Tuj post la fondo de UEA (28-4-1908) Paul Uline anigis la Viennajn
Esperantistojn (4 membroj en 1908, 20 membroj en 1911) kaj
fariĝis ĝia unua delegito en Vienne jam en 1909.
Survoje al la 5-a Universala Kongreso en Barcelono, d-ro Zamenhof
haltis ĉe d-ro
DOR
en Lyon kaj, la 31-an de Aŭgusto 1909 estis
akceptata de la Lyon-a Esperantista Grupo. La juna Renée Hertz
salutis
d-ron Zamenhof nome de la Viennaj Esperantistoj. D-ro Zamenhof kisis
ŝin kaj subskribis ŝian memorlibreton. Ĉiam
kun emocio s-ino Uline
rememoras tiun karan eventon.
Paul Uline kaj Andre Moussier estis la reprezentantoj de la Vienna
grupo en la Barcelona Kongreso. Ili poste partoprenis multajn
universalajn kongresojn kaj, ĝis la morto, senlace aktivis kaj
restis
fidelaj al la Esperantisma Ideo.
Tra la historio de nia juna sed eventoriĉa movado tro ofte
regis
malfortoj bazitaj sur individuaj disputoj, maltoleremo kaj eĉ
orgojlo.
En tiuj kazoj, ju pli forta estas la personeco de la partianoj, des pli
forta estas la malutilo por Esperanto.
Du el la plej elstaraj figuroj de la movado antaŭ la Unua
Mondmilito
estis CART
kaj BOURLET,
sed la malbonŝanco volis, ke ili sin konsideru
kiel rivalojn kaj, pri kaj pro Esperanto, konstante kaj akre ili
disputis.
Lyon ludis gravan rolon sur la kampo de la repaciĝo. De la
21-a ĝis
la 23-a de Aprilo 1911, ĝi akceptis la unuan tiel nomitan
"Nacian
Kongreson"de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto. Samtempe
okazis la 4-a Kongreso de la Rodana Federacio.
Kun ĉeesto de la ĉefaj gvidantoj de la movado, en
Lyon refariĝis la
unuiĝo de la francaj esperantistoj kaj, el la memorlibro de
s-ino
Uline, kiu partoprenis la koncernan kongreson, ni ĉerpas
kelkajn
permanskribitajn pripensojn de du el la tiutempe elstaraj figuroj, kiuj
respegulas la dumkongresan ĉeftemon: "Unueco estas la plej
bona amiko en la batalado" (ROLLET DE LISLE) - "Ni laboru neniam por
nia propra gloro sed nur por Esperanto" (Th. Cart). Tiu
ĉi lasta
pripenso estas rekta aludo al Carlo Bourlet, kiu mem subskribis... sed
nenion skribis.
Certe estus tre interese longe skribi pri la regiona historio de nia
movado, ĉar instruoj kaj imitindaj ekzemploj malmankas precipe
kiam,
kiel s-ino Uline, iu povas atesti pri multnombraj sinsekvaj jardekoj de
la servo de Esperanto.
Inter la du mondmilitolj, kun la edzo, ŝi abnegacie laboris
por
Esperanto. Kiam mortis la kara edzo, la 2-an de Marto 1939, per la
forto de du personoj en unu sola, ŝi alten tenis la
torĉon kaj
ankoraŭ nuntempe - 85-jara la 7-an de Oktobro de la kuranta
jaro - la
sama flamo brilas en ŝia koro. La jaroj ne povas difekti, kio
estas
nobla kaj niaj dankoj kaj gratuloj estas je la mezuro de ŝiaj
grandaj
meritoj, tiom pli ke, vivanta en ĉies kioro, devas esti la
simbolo de
Lyon, lulilo de la unuigo kaj repaciĝo de la esperantistoj,
sola vera
solvo por atingi la komunan celon. |