KCE-Voltar ao indice/Reen


La franca savinto de Esperanto:

Louis de Beaufront

Roland Jossinet

Artikolo reprodukita el "Franca Esperantisto"
Junio 1998, n-ro 498, pp. 42-48
(speciala numero 1898-1998 - Centjara asocia Esperanto-movado en Francio - Unua Kajero 1898-1926)


 

juna Beaufront

Louis de Beaufront
(pron.: lui' de bofron' )

 

    Vilaĝo Marestmontiers, 30 km sude de Amiens. [1] Vi eniru en ĝian tute malgrandan tombejon kaj vi trovos tombon kun cementa kovraĵo tute sennoma, eĉ sen la skribo "Ci-git" (tie kuŝas), neniu nomo. Nur krucifikso.

    Tie ripozas tiu, kiu estis la unua savinto de Esperanto kaj kiu fariĝis poste malfidela je ĝi. Ĉu vi demandas pri lia nomo? Ĝi estas Beaufront. [2]

    Kiam, pro pulma sangalfluo, li mortis, la 8-an de Januaro 1935, absolute neniu sciis liajn verajn antaŭnomojn kaj... familian nomon; lia amiko René Lemaire (1876-1954), industriisto en Epernay, kiu estis dum dek jaroj la unua sekretario de la Societo por la Propagando de Esperanto, ankaŭ idisto - kvankam neaganta - estis alvokita de la lasta familio, ĉe kiu Beaufront vivis kiel privata instruisto.

    Neniun oficialan paperon oni trovis. Cetere, kelkajn tagojn antaŭ sia morto, Beaufront bruligis plurajn dokumentojn el Britujo.

    Fraŭlo, sen konata familio li estis. Oni deklaris lian morton en la urbodomo de vilaĝo Thezy-Glimont (10 km sude de Amiens) kie li mortis, sub la nomoj, kiujn li mem donis al si: "de Beaufront, Pierre, Josselin, Gerald, Eugène, Albert, Louis, naskiĝinta en Paris, la 3-an de Oktobro 1855 - filo de patro kaj de patrino, kies nomoj ne estas konataj de la deklaranto". [3]

    Apud Marestmontiers, en alia vilaĝo Grivesnes, kie li preskaŭ konstante restadis 27 jarojn en la bieno "La Folie" [4] li ricevis, por partopreni la leĝajn elektojn, balotkarton [5] kun la samaj nomoj, antaŭnomoj kaj la profesia indiko "homme de lettres"  (verkisto). Malgraŭ tio evidentiĝis, ke lia familia nomo estis tute alia.

    Efektive la vivo de Beaufront estis plene mistera, vere stranga, tute enigma. Prof-ro Waringhien jam konjektis la nenormalecon de lia vivo, lian mitomanion [6], kiam, studante lian fizionomion, lian karakteron kaj ĉefe lian agadon, li majstre skizis la francan periodon de la Esperanto-historio en sia gravega verko "Leteroj" de Zamenhof [7], kiu devus esti en la manoj de ĉiu samideano.

mezjuna Beaufront


    Oni ankaŭ relegu en "Enciklopedio de Esperanto" la artikolon pri Louis de Beaufront: "Prof. Nask. 3 Okt. 1855 en Paris. Ĉe liaj studadoj lingvistikaj  (...) li ricevis konsilojn, eĉ lecionojn de Max Muller (...) li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo nek sacerdoto. Vojaĝante en Hindujo (...) B. spertis mem neĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la franca kaj angla lingvoj, sed B. ja komprenis ankaŭ la germanan, hispanan, italan, hungaran kaj araban lingvojn. (...) En Benares [8], li rimarkis, ke la vortoj tabako, teatro k.a. kompreniĝas internacie (...) tio kondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo, internacia. Fariĝinte privata instruisto (...) en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, li provis realigi L.I. per sistemo, kiun li nomis "Adjuvanto", sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis..."

    Tiu artikolo, ne subskribita, estas nur parta traduko de sama artikolo, kiu aperis en la idista gazeto "Progreso" (Okt. 1932), kaj tiu lasta artikolo estas presigo de krajona artikolo, propramane verkita de Beaufront kaj eltrovita post lia morto en sigelita koverto. Tiun artikolon krajonan mi mem legis. Pli kompleta ol la artikolo en la Enciklopedio estas la artikolo en "Progreso": "...je la morto de lia patrina avino, duone angla, kiu edukis lin, ekde kiam li orfiĝis dum lia dekdua jaro, li forveturis en Britujon..." [9]

     Nu, kribrado de tiuj informoj de Beaufront pri li mem pruvis, ke ili estas grandparte falsaj; estas ĝustaj nur la naskiĝdato, la indiko pri nepastreco, almenaŭ parte la aludo pri la "ampleksaj" lingvaj konoj, la tifa febro, la profesio kaj lia orfeco.

    Dank'al la preciza naskiĝo-dato (oni vidas, ke restis ĉe Beaufront la malgranda respektosento pri lia origino), filo de Lemaire kaj poste mi mem povis retrovi la akton pri naskiĝo [10] de Beaufront, el kio oni povas konstati, ke liaj veraj nomoj estis CHEVREUX, Louis, Eugène, Albert. Tiu akto estis refarita la 27-an de Januaro 1876, laŭ la deklaro de Beaufront kaj laŭ lia baptoakto, ĉar la originala naskiĝo-akto malaperis en la brulado de la ĉefa Urbodomo de Paris en 1871.

     Tiu refarita oficiala akto, kaj ankaŭ lia baptoakto (la 9-an de Oktobro 1855), kiun mi same konsultis en la preĝejo Saint-Vincent de Paul, Paris, montras lian naskiĝdomon, 1 bis, rue Riboutte, Paris-X - tiu domo ankoraŭ ekzistas - sed silentas pri la nomo de la patro kaj montras la nomojn de la patrino: Chevreux, Louise, Armande, "rentulino", t.e. senprofesia.

    Feliĉe, petante la refaron de sia detruita originala naskiĝo-karto, Beaufront montris en sia deklaro sian loĝlokon Courtry, Seine-et-Marne [11]. Posta enketo surloke pruvis, ke  li estis studento, kun laŭleĝa loĝadreso ĉe parencoj en Sivry-Courtry [12] apud Melun [13], kiam oni enskribigis lin por soldatrekrutiĝo en 1875 [14]. Cetere, li ne estis akceptita kiel soldato pro miopeco, korbatoj kaj daŭra bronkito.

   Same kiel ĝenerale faris la filoj sen konata patro, Beaufront verŝajne hontis pri sia patrino, pri kiu li neniam parolis, eĉ en la longa tempo de dudek sep jaroj, dum li vivis kun la sama familio. Efektive lia patrino naskiĝis kaj mortis nek en Paris, nek en Courtry [15], sed en Blandy-les-Tours (vilaĝo apuda, "lulilo" de la familio Chevreux) konsistanta el lastrangaj, tre simplaj kaj malriĉaj homoj: ĉeval-ŝarĝveturigistoj, agrikulturaj manlaboristoj, ŝafgardistoj. Neniu indiko pri duon-angla avino. En 1903, li skribis al H. Bolingbroke Mudie: "nepo de anglino, mi konas pli multe ol aliaj la karakteron anglan" (The esperantist, n-ro 1, Nov. 1903, p. 9).

   Sed ja lia patro estis tre verŝajne angla. Beaufront kredis lin iu nobelo Courtenay, el fama franc-devena familio, kies ĉefa branĉo daŭre vivas en Britujo [16], kaj kies prapatroj, devenantaj ĉu de iu Joscelin, grafo de Sens, ĉu de Pierre de France, sepa filo de la reĝo Louis VI (Ludoviko la dika) - en tiu lasta kazo ili estis iam imperiestroj de Konstantinoplo (nuna Istambul). Pro tio Beaufront aldonis al siaj tri laŭleĝaj antaŭnomoj Louis, Eugene [17,18,19], Albert, du aliajn: Pierre kaj Josselin, kiuj "memorigis" pri liaj gloraj prapatroj imperiestroj.

   La vero ŝajnas al mi pli simpla. La tiama Lord Courtenay neniel povis esti la patro [20], sed Beaufront ricevis de tempo al tempo ĝis sia morto bankĉekojn de juristo Courtenay (ne nobelo!), testamente komisiia de lia nekonata sed cel-konscia patro.

   Oni ne scias, kie Beaufront studis. Supozeble li lernis en kolegio religia. Ĉu en kolegio jezuita? Nenio pruvas tion. Ne pruvas tion eĉ lia silento tipe jezuita. Dekkvarjara, li ekstudis latinon kaj filozofion [21]. Certe Beaufront sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon, kun speciala permeso, li skribis, ĉar ankoraŭ ne dekkvinjara [22]. Sed esploroj en la oficialaj Ekzamen-arkivoj en Paris kaj en Melun montriĝis vanaj.

   Oni ne scias certe, en kiu unua familio li fariĝis de 1877 privata instruisto [23], eble en familio de la urbo Bayeux, sed presigante en Oktobro 1882 anonceton en porjunula gazeto [24] por trovi novan mastron, li montris kiel poŝtadreson  I.J. 13 bis passage Verdeau, Paris IX. Li ne loĝis tie [25]. Li dungiĝis ĉe familio Bertrand, kun kiu li vojaĝadis en la urboj Saint-Raphael (Francujo) kaj Bordighera (Italujo).

   Kiam Beaufront estis varbita al Esperanto? Printempe de 1888. Tiam li restadis kun la familio Bertrand en Antibes, domo "Taormina", boulevard du Cap. Iun varman tagon, lia edukato Lucien Bertrand eniris en kafejon kaj legis en ilustrita revuo [26] jenan anoncon: "Lingvo internacia. Manuel complet. Doktoro Zamenhof" kaj "Dua libro". Li alportis la gazeton al Beaufront. Beaufront mendis la du verkojn kaj, leginte ilin, tuj sendis sian aliĝon al D-ro Zamenhof.

   Esperanto penetris en Francujon per amuza, eble karikatura gazeto frivola!

   Verŝajne jam komence de 1887, vojaĝante per fervojo kun la familio Bertrand, li metis sian kapon ekster la kupea fenestro kaj io malordinara, neatendita subite okazis: nesupozita peruko, kiu kovris la antaŭan parton de lia kranio, forflugis pro la vento kaj aperis kalva supraĵo [27]. Ĉu vi vidas lian neenviindan situacion? La kunvojaĝantoj surpriziĝas kaj... ekridegas, la familio Bertrand ekmokas.

   Nu, kio okazis post tiu... malkovro? Chevreux alprenas sian pseŭdonimon de Beaufront (bela frunto efektive), tiun nomon, kiu vole nevole signas epokon de nia lingva historio. Oni konos plu nur la nomon Beaufront [28]. Ĝi troviĝas en la unua adresaro (1889) de Zamenhof, kun adreso en Rumont [29], ĉe la sama familio Bertrand [30].

   En 1891, Beaufront loĝis kaj laboris ĉe grafo de Lavalliere, en Saint-Sulpice (Tarn) apud Toulouse; tri el liaj tiamaj leteroj, plenaj je konfido kaj agadplanoj, aperis en La Esperantisto. Ankaŭ, jam en unu el tiuj leteroj, li skribis al Zamenhof, ke por Esperanto li rezignis sian propran projekton de Lingvo Internacia faritan en 1882. Li jam fanfaronis...

   En 1892, li loĝis en Epernay kaj tiam presigis en Nurembergo, je la kosto de W. H. Trompeter, sian unuan verkon "Langue Universelle Esperanto. Manuel complet" kaj varbis la ardan junan René Lemaire.

   Notinde estas, ke en 1893, volante utiligi por Esperanto la universalecon de la latinaj preĝoj (bona ideo!) li publikigis en Reims duan verkon, Preĝareto por Katolikoj, akirinte dank'al la rilatoj de la familio grafo de Maigret (Epernay), la "imprimatur" de Kardinalo Langenieux, ĉefepiskopo de Reims.

   En 1894, li voĉdonis kontraŭ la reformoj proponitaj de Zamenhof en La Esperantisto sekve de agitado inter multaj tiamaj esperantistoj.  Konservatisma li estis, kun senkompata obstineco. Kiu estus povinta diveni, ke Beaufront, dek tri jarojn poste, fariĝos la flagportanto de la lingvo-skismuloj? La gazeto L'Esperantiste, fondita de li en 1898, estis majstre redaktata.

   La 28-an de novembro 1898, la unuan fojon [31], li kaj René Lemaire, renkontiĝis kun alilanda samideano [32], la ruso Postnikov, sur la perono de la stacidomo en Epernay [33]. La vizito de Postnikov havis tre grandan influon sur Beaufront. Postnikov flue parolis Esperanton kaj la tri viroj, kun iom da miro, konstatis, ke ili perfekte interkomprenas unu la alian.

   En 1900, lia fama "Commentaire sur la Grammaire de la L.I. Esperanto" aperis [34]. Tiam li loĝis kun la familio de Maigret, jen en Epernay, jen en Paris, en luksega apartemento, teretaĝe, 2 rue Marbeuf.

      Ĉie, oni longatempe memoradis Beaufront kiel tre afablan viron, agrable konversacieman; lia sinteno estis vere nobeleca [35], duberuĝaj malmultaj haroj - poste blankaj - kronis lian kapon [36], barbeto, nazumo; li parolis laŭ tre pastra maniero [37] per voĉo akuta, en kiu oni estus eble povinta diveni iom da ambicio [36]. Sed ĉu ambicio - honesta ambicio - estas malpermesita? Tio, kompreneble, nur kompletigas lian portreton faritan de prof. Waringhien, en Leteroj de Zamenhof.  Tamen tri detaloj:

 - fine de 1906 kaj komence de 1907 Beaufront sekrete korespondis kun Couturat kaj Michaux; rendevuo okazis ĉe Michaux en Boulogne-sur-Mer [38].

 - dum la kongreso en Cambridge en 1907, Beaufront aparte konversaciis kun Zamenhof [39]. Kvankam ĝenerale singardema kaj profundenrigardanta, nia Majstro estis tiam ensorĉigita de la oleecaj paroloj de Beaufront: Zamenhof konsentis, ke, kaze de neceso, Beaufront akceptu kelkajn reformojn laŭ propono de la Delegacio. Vi scias kiamaniere anstataŭ defendi Esperanton kaj ellasi la eblecon de kelkaj nedevigaj paralelaj terminoj, Beaufront mem montris sin en la Delegacio kiel la advokaton - se ne tuj la patron - de la projekto IDO.

  - en 1920, ĉar li eksciis, ke liaj leteroj de 1906-7 estos utiligeblaj por la historio pri la Delegacio, Beaufront vizitis la vidvinon Couturat kaj reprenis siajn leterojn. [40]

   Oni bonvolos legi aŭ relegi en la Leteroj de Zamenhof la faktojn kaj la gravajn opini-malkonsentojn, kiuj iom post iom disigis Beaufront for de Zamenhof. Ankaŭ oni ne forgesu, ke Beaufront estis el tre malriĉa familio. Orfo je patrino, duobla orfo pro nekonata patro kaj mem malriĉa. Kompreneble tio aldoniĝas al lia korpe kaj psike malsanema temperamento.

   Lia unua Vortaro Esperanto-Franca estis eldonita dank'al la monhelpo de grafo Chandon de Briailles kaj tio eble komprenigas pli bone, kial la unua kontrakto subskribita de Beaufront kun la firmao Hachette, montris tiel monstran monavidon malprofite al Zamenhof.

   Ankaŭ lia amiko René Lemaire plurfoje pagis el sia poŝo la fakturojn de L' Espérantiste. (Kaj mi ne parolas tie ĉi pri la multaj eraroj, kiujn Lemaire legis en la manuskripoj, eraroj, kiujn li devis kokrekti, kaj kiuj ankaŭ iom post iom ŝancelis en li la fidon pri la Zamenhofa Esperanto).

   La edukiteco de Beaufront kaj lia profesio en fermita medio permesis, ke li ekpioniru por la nova afero Esperanto, sed neniel preparis lin al la bataloj, nek al la risko de la vivo.

   Ha! Li aspektis malsame ol ekzemple Bourlet, kiu pro siaj situacio kaj brila inteligenteco, povis doni al si la lukson agadi multe pli arde kaj brue, sed kiu, pro tio mem, ne montris sufiĉan afablemon al Beaufront.

   Beaufront malfidis la amasojn - do la kongresojn - kaj li estus bezoninta senti almenaŭ moralan dankemon al sia persono pro siaj tre meritplenaj klopodoj. Malo okazis, kaj li fariĝis mute ofendita pro tio kaj jam preta reakiri ĉefan rolon - ludotan en la kulisoj.


maljuna Beaufront

   Li restis idisto ĝis sia lasta spiro, kvankam li plurfoje bedaŭris sian vivon. Ekzemple al D-ro Corret, kiu sendis al li sian tradukon de "Knock", Beaufront ĝeme respondis, ke li jam estas tro maljuna por refariĝi esperantisto. [41]

   Sur la tombo de Beaufront, neniu surskribaĵo estas. Li volis, ke oni surskribu nur unu vorton - la vorton IDO - sur lia tombo. René Lemaire konsilis, ke oni surskribu "de Beaufront". Sed laŭdire, marmora tabulo, kun tiu nomo enĉizita, rompiĝis, antaŭ ol esti surmetita.

   Vere stranga estis ĝis trans la morto, la vivo de la franca savinto de Esperanto, "al kiu", kiel prave skribis prof. Waringhien, "ni ĉiuj ŝuldas, ke ni mem estas hodiaŭ esperantistoj". Tion jam skribis Th. Cart al Bourlet en letero (25.02.1904).



Notoj:

1. Urbo inter Paris kaj Lille. [reen]

2. Prononcu Bofron'. [reen]

3. Mortregistra libro de Thézy-Glimont. En tiu, neniu indiko pri la distrikto de Paris. [reen]

4. La Folie: loknomo, kies etimologio estas ne "frenezeco" (folie) sed "foliaro". La bieno de La Folie estis tute detruita dum milito 1914-1918. [reen]

5. Atesto de la urbestro de Grivesnes. Cetere Beaufront neniam balotis. Ĉu li timis monpunon pro falsa nomo? [reen]

6. Al mi konfirmita de René Lemaire. [reen]

7. Oni relegu la p. 5-257 (vol. 1), 24-167-356 (vol. 2). [reen]

8. Urbo citita laŭ la artikolo de Progreso. [reen]

9. En la letero de 1907, li eĉ pretendas, ke li iam vojaĝis en Brazilon. [reen]

10. Arkivoj de la departemento Seine, en Paris, akto refarita la 27.1.1876. [reen]

11. Kurioze estas, ke ekzistas tri vilaĝoj kun sama nomo Courtry en la departemento Seine-et-Marne. Kompreneble mi komencis mian enketon en malĝusta Courtry. Sed tombo Octavie Chevreux en la tombejo de Sivry-Courtry estis por mi favora indiko. [reen]

12. Verŝajne 10 rue du Poncelet aŭ 14 rue du Château. Lia familio estas registrita sur la listoj de popolkalkulado en 1876. Li mem ne estas registrita (arkivoj de Seine-et-Marne, Melun). [reen]

13. Ĉefurbo de Seine-et-Marne. [reen]

14. Registro de rekrutiĝo. [reen]

15. Arkivoj de Seine kaj Seine-et-Marne, dekjaraj tabeloj. [reen]

16. La nomo Courtenay devenas de samnoma franca urbeto apud Orléans; la familio havas ankoraŭ francan branĉon. Kurioze estas, ke membro - unu el la lojalaj - de la Delegacio, estis la pola prof. Baudoin de Courtenay, ankaŭ de franca deveno. [reen]

17. Eugène estis la antaŭnomo de lia baptopatro Eugène Lecomte . [reen]

18. En 1855, angla princo Albert vizitis Paris. [reen]

19. La unua posedanto de la feŭda kastelo en Blandy-les-Tours estis iu Josselin, vic-grafo de Melun. [reen]

20. Nekrologa artikolo en The Times. [reen]

21. Letero 2.1.1893 de estonta D-ro Glatard al nia veterana samideano D-ro Maillard, prezidanto de la grupo en Bourg-la-Reine. [reen]

22. El la teksto de Progreso. [reen]

23. Cetere, lia nomo ne estas registrita en la listoj de Sivry-Courtry pri la popolkalkulado de 1881. [reen]

24. Revuo Saint-Nicolas (Nacia Biblioteko, Paris). [reen]

25. Lia nomo ne estas en la balotlisto de tiu kvartalo en 1883. Arkivoj de dep. Seine. [reen]

26. Bulteno Franca Ido, Okt.-Dec. 1933. Beaufront skribas "Le Rire". Eraro estas, la revuo "Le rire" de Paris fondiĝis nur en 1894. La aludita anonceto ankaŭ ne troviĝas en alia revuo "Le Rire", kiu aperis en Bordeaux de 1887 ĝis 1890. Verŝajne temas pri alia samaspekta amuza revuo. [reen]

27. Laŭ skriba teksto de D-ro Bellanger (familio Bertrand). Ĉu kelkajn jarojn poste Beaufront ne legos per surprizitaj okuloj la frazon en la Ekzercaro: 39: "la vento forblovis de mia kapo la ĉapon"? [reen]

28. Neniam Beaufront oficialigis sian pseŭdonimon per juĝo de "Conseil d'Etat" (supera juĝa instanco). Listo de Saint-Marc, Nacia Biblioteko. Alia familio en Paris havas la nomon Beaufront, laŭleĝan. [reen]

29. Apud Fontainebleau, vidu la artikolon "Francujo" en la Enciklopedio. [reen]

30. Adresaro BOTTIN, plena kolekto de ties administracio. Notinde la unua inventisto de la angla-franca dulingvismo estis Paul Chapellier († 1919), avo de Lucien Bertrand. [reen]

31. En broŝuro de Beaufront L'Espéranto: ses raisons d'être. [reen]

32. La vorton "samideano" inventis Beaufront. [reen]

33. Ĉar la verda stelo, kvankam inventita, ne estis uzata, R. Lemaire eraris unue renkonten al alia ĵus elvagoniĝinta vojaĝanto "russimila pro la barbo". Tiu barbulo estis enloĝanto de Epernay. [reen] (Pri Postnikov oni povas legi artikolon el "La Ondo de Esperanto", n-ro 69, 2000)

34. En tiu verko, li konsilis, ke oni elparolu la vokalojn o, a kaj e ĉiam fermitaj. Ekz: "jês, mi rakôntas bêlajn anêkdôtôjn". Ĉu la tiela prononcmaniero en la regiono de Reims-Epernay inspiris lin? [reen]

35. Ĉies atesto. [reen]

36. Atesto de f-ino Cécile Royer. [reen]

37. Atesto de J. Couteaux. [reen]

38. Arkivoj de Prof. Waringhien [reen]

39. Atesto de Beauchemin, kanadano kiu hazarde estis kaŝita en ĉambro kaj subaŭskultis parton de la konversacio (Progreso, Febr. 1933). [reen]

40. Kial kurioze sonas ekzemplo, kiun li mem donis dudek jarojn antaŭe en sia propra Commentaire (p. 33 "tiu virino venis al mi hieraŭ, por ke mi redonu ŝiajn leterojn al ŝi. [reen]

41. Atesto de G. Warnier. [reen]



KCE-Voltar ao indice/Reen