Mi foliumis la postmilitajn jarkolektojn de nia gazetaro en mia posedo, sed mi ne trovis multon pri la temo. Ĉu nia kolektiva lingva purismo kaj ŝovinismo cenzuris nelaŭfundamente skribitan Esperanton? Ja en la koncerna filmo troviĝas neakademie skribitaj vortoj. Ŝajne en multaj mensoj ankriĝis impreso, ke pri tiela uzo de fuŝitaj Esperanto-vortoj ne utilas paroli. Ne pasiva spektado, sed pripensiga analizo de la filmo - al tio cetere ĝi celis entute - donas multe pli da pozitiva signifo al la tiurilata uzo de Esperanto. Chaplin frue perceptis la danĝeron de hitlerismo pri kiu li volis atentigi la mondon. Sian genian talenton kaj sian fizikan similecon al la nazia diktatoro li lerte uzis por filmo, kiun li mem produktis en Usono. Unuan fojon li krome aktoris en parolata filmo kvarrole ludante: kiel soldato ĉe la batalkampo dum la unua mondmilito, kiel juda barbiro kaj kiel diktatoro kaj lia sozio.
Unu semajnon antaŭ ol komenciĝu la dua mondmilito ekstartis la filmigo, kiu daŭris ĝis la mezo de la sekva jaro. Sub formo de burleska pamfleto, en iu supozita lando "Tomania" (oni ne povas ne pensi pri Germanio) diktatoras Hynkel (ne alia ol Hitler), kiu pretas invadi kaj aneksi "Osterlich" (Aŭstrion en la realo), dum li provas sufoki la vivon en juda kvartalo. Alia rolanto en la filmo, Benzino Napolino, diktatoro de "Bacteria" ne povas ne pensigi la spektanton pri Mussolini kaj Italio.
La unua parolado de Hynkel estas en imagita lingvo, miksaĵo de jidaj, germanaj kaj hispanaj vortoj skanditaj de gorĝaj onomatopeoj kaj tombaj tusoj. Sur la muroj kaj butikoj de la juda getto estas pluraj surskriboj alprenitaj al Esperanto, kiaj "lipharoj", "kafejo", "vestaĵoj malnovaj" (foto), "cigaroj", "ĉambroj", "terpumoj" (tiel!). "- Fuŝaĵo!", mi aŭdis de lingvopuristoj. En la vortoj "tabakbutiky" aŭ "restoraciz" (foto) ili eĉ vidis nenion komunan al nia lingvo!
Tamen! Tamen! Sen paroli pri la supersignoj la alpreno de okulfrapaj finaĵoj plej verŝajne donis al Chaplin impleson pri ankoraŭ pli da fikcio. En la filmo la ĉefa kunaktorino de nia barbiro nomiĝas Hannah. Ŝi (Paulette Goddard) estis la edzino de Chaplin en la vivo. Por la bezonoj de la filmo Chaplin nomis ŝin same kiel la virino kiu, laŭdire, plej kara estis al Chaplin: lia patrino Hanna (sen h je la fino). Ĉiam fikcio kaj realo.
Mi konsultis sufiĉe multe da libroj kaj artikoloj pri Charles Chaplin kaj lia filmo "La Diktatoro". Mi nenie trovis aludon pri Esperanto. Kiam mi havis la okazon paroli kun esperantistoj pri la skriba uzo de Esperanto en "La Diktatoro" mi neniam renkontis entuziasmon, tute male, kvazaŭ temus pri sakrilegio. Fikcio estas la formo, kiun Chaplin elektis por liveri sian alarmkrion pri kaj dum danĝera epoko de la monda historio. La germannazia konsulo en Hollywood, poste la hitlera ambasadoro en Washington, minacis la usonajn filmproduktistojn pri plena bojkotado de usonaj filmoj sur la tuta teritorio de hitlera Germanio se Chaplin persistus en sia deziro ridindigi Hitleron. Sekvis premoj kaj minacoj al Chaplin fare de la komisiono pri kontraŭ-usonaj aktivadoj. Vane. La 15-an de Oktobro 1940 okazis la monda premiero de "La Diktatoro" ĉe "Capitol" kaj "Astor Theatre" en Novjorko.
|
||||||||||||
| Artikolo originale publikigita en "Franca Esperantisto" n-ro 422 (Februaro 1992) kaj represita en "Eventoj" de Aŭgusto 1992. |