La pens- kaj esprimmanieroj de Lanti ne estas al mi kutimaj. Pro tio mi petas vian indulgon se atentigoj kaj demandoj miaj aspektas al vi naivaj. - Jean Amouroux Jen io tute nova pri Lanti. Se li mem ne estus estinta la fonto, kio sekvas havus nur la signifon de pli-malpli notinda anekdoto, sed, ĉar oni estas certa, ke li mem propramane tion ĉi faris nemultajn tagojn antaŭ ol li pendigis sin, en tio kuŝas la valoro de la faktoj. En la 1980-aj jaroj nia karmemora Valo donacis al mi diversajn dokumentojn de Lantia origino. Valo krome komunikis al mi la leteraron, kiun li ricevis de Lanti dum liaj transmaraj vojaĝoj kaj restadoj diverslande ĝis nelonge antaŭ lia morto. I.a. troviĝas kelkaj eltiraĵoj kaj ekzempleroj de Renovigo, dulingva revolucia gazeto eldonita en Meksiko, kiam Lanti tie loĝis... kaj mortis. En ĝi li publikigis pripensigajn artikolojn. Ne malofte li aperis, fote aŭ portrete, senbarba, dm la populara bildo, kiun ni kutimas havi de li, motraslin kun barbo longa, antaŭ ol li razis ĝin. Kio gravas estas, ke ĉiujn originalajn eltranĉaĵojn kaj ekzemplerojn, kiujn mi posedas, Lanti havis enmane. Ja li mem sendis ilin al Valo. Presitajn artikolojn jen li komentis jen li skrupule korektis, kiam temis pri preseraroj aŭ mislegoj. Psikologia provoko cele al konsciencoveko de la legantoj tutcerte ne malestas en artikoloj liaj. Mi ekzemple citu la titolon "Pravis Hitler...?!" en la numero de la 15-a de Aŭgusto 1945, dum la enhavo de la artikolo memkompreneble ne apologias pri Hitler. Kion diri pri lia artikolo "Mi fariĝis imperialismema"? Sincerdire, mi sentas min tute nekapabla aserti, ke ĝustasence mi taksis la intiman opinion de Lanti. Mi povas diri nur, ke en la kajero de la 1-a de Januaro 1947 la artikolo aperis kun indiko de la verkodato: Novembro 1946. Mi povas krome aldoni, ke parto de la koncerna artikolo estas ĉerpita el notoj de Lanti, kiujn li tajpis la 10-05-1941 sub la titolo: "Kelkaj impresoj el Meksikio". La originalo de tiuj notoj estas en mia posedo. Jen kion diras la origina teksto: Antaŭ preskaŭ unu jarcento (1846), Usono konkeris parton de Meksikio kaj tie la vivnivelo de l'popolo estas konsiderinde pli alta ol en la nekonkerita, sendependa, suverena parto. Tial, se mi estus Meksikia laboristo, mi dezirus, ke Usono denove invadu kaj konkeru la tutan landon. Sed mi certe ne havus la rajton diri tion publike al miaj samsortanoj...
|
||||
| Artikolo originale publikigita en "La Hirundo" n-ro 43 (Decembro 2003), organo de Esperanto i Väsby (Svedio) |