KCE-Voltar ao indice/Reen


La pereintoj in memoriam


 Jean Amouroux
Perpignan, Francio

 

 

Tiu estas la titolo de la plej freŝa libro de Zofia Banet-Fornalowa rememore kaj omaĝe al ses ŝlosilaj figuroj de la pola kaj tutmonda esperantista popolo, viktimoj de la neniiga nazia ideologio: Leo Belmont, Halina Weinstein, Edvardo Wiesenfeld, Jakobo Ŝapiro, Israel Lejzerowicz, Salomon Kornfeld-Grenkamp - 280 paĝoj entute, al kiuj mi resendas la leganton.

Kiam, en Julio 2002, mi legis en loka ĵurnalo ripetitan alvokon de nia departementa fako de la nacia oficejo de eksbatalintoj kaj viktimoj de milito, mi tie konsultis la memorlibron de la deportitoj. La celo de la alvoko estis kolekti atestojn por plibonigi tion, kio fakte estis alfabeta listo de 82 mil deportitoj en kaj el Francio dum la Dua Mondmilito.

Miaj prihistoria scivolemo kaj jam arigita dosiero pri li instigis min konsulti en la menciita listo, kio estis dirita pri nia samideano Kornfeld-Grenkamp. Mi tiel eksciis, ke li estis enlistigita sub la nura nomo Grenkamp. Niefeld estis skribita kiel lia antaŭnomo, kio estis por mi enigma kaj demanda por la oficistino. Ni alvenis al la opinio, ke pro apenaŭ aŭdebla voĉo de nia martiro, estis transkribita Niefeld anstataŭ Kornfeld. Ĉio cetera kongruis, i.a. la dato de naskiĝo kaj de morto, sed mankis la nomo de lia naskiĝurbo. La oficistino fotokopiis la oficialan mortoakton en mia posedo kaj tiel povis danke plibonigi kaj aldone kompletigi ĉion necesan pri li.

De mia flanko, mi eksciis, ke la 15-an de Julio 1943 li estis transportita al la fifama ekstermejo Natzwiller-Struthof per vagonaro n-ro 187, ke li ricevis matrikulon 4605, ke li estis klasita kiel NN kaj ke li tie mortis semajnon poste.

La nazia koncentrejo Struthof situis ĉe la elzaca vilaĝeto Natzwiller, do sur la franca teritorio, malfermita de la germanoj ekde 1941. De 1943 ĝi plejparte konsistis el NN (germane Nacht und Nebel, tio estas, "Nokto kaj Nebulo"). Temis pri deportitoj foje submetitaj al medicinaj eksperimentoj kaj ĉiukaze destinitaj de la germanoj al ekstermo sen lasi spurojn. Kulmino de la hororo! NN krome signifis, ke Grenkamp estis neniigita tute ne pro genta deveno juda, sed pro politika kialo.

Tiutempe Pollando kaj Francio estis invaditaj de nazigermanaj trupoj apogitaj de enlandanoj. Grenkamp estis kasisto de la sindikata unuiĝo de polaj ĵurnalistoj en Francio, kies prezidanto estis C. Smogorzewski. Jam de kelkaj jaroj Grenkamp tradukis en esperanton, el la franca, kaj eldonis la verkon de Smogorzewski Pol-Pomeranio, studon pri polaj-germanaj rilatoj, kio tutcerte ne povis plaĉi al la germanaj nazioj.

Tute male, per dekreto de la 29-a de Julio 1939 publikigita en la oficiala ĵurnalo de la francia respubliko la 9-an de Aŭgusto 1939, laŭ propone de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Grenkamp estis nomumita kavaliro de la plej alta franca ordeno, la Honora Legio, same kiel Zamenhof en 1905. Kelkajn semajnojn poste ekestis la terura hombuĉado...

Ja "in memoriam". Ni sciu kaj ne forgesu.

 

"ĉu vi scipovas Esperanton?"
Propaganda karto de E-Zentrale en Dresdeno. Karto skribita de Kornfeld-Grenkamp
en Esperanto kaj cenzurita kiel feldpost (militista korespondaĵo). Aŭstra Imperio (1916).
[foto: kolekto James Piton]

Artikolo originale publikigita en "La Hirundo" n-ro 43 (Decembro 2003), organo de Esperanto i Väsby (Svedio)



KCE-Voltar ao indice/Reen