KCE-Voltar ao indice/Reen


Pastro Joan Font i Giralt

(1899-1936)


 Jean Amouroux
Perpignan, Francio

 

Je la lumo de antaŭ nelonge kolektitaj nun eblas omaĝi al tiu plej konvinkita kaj sindonema kataluna pastro-esperantisto, kies nomo estas kvazaŭ ne konata de la nuntempaj generacioj.

Tre supraĵe dirite ni sciu ke li naskiĝis en Girona la 4-an de Aŭgusto 1899, pastriĝis en 1924 kaj estis instruisto ĉe la seminario-kolegio de Collell (Girona-provincio). Je la lasta tempo de sia vivo, tamen sen forlasi instruadon, li responsis pri la paroĥo de Torn.

Li esperantistiĝis plej verŝajne ĉe la porpastra seminariejo en Girona, kie Pastro Josep Casanovas i Genover (1884-1965), profesoro pri latina lingvo kaj prezidanto de la grupo "Ĝirona Espero", agema esperantisto ĝis sia morto, plej entuziasme kaj sukcese disvastigis Esperanton kaj eĉ starigis grupon ĉe la seminariejo, "Studenta Juneco".

Prezidanto de IKUE (1927-1935), Pastro Font dum kelkaj jaroj eldonis "Espero Katolika". Se "Enciklopedio de Esperanto" diras, ke "li ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn kongresojn" en la intertempo de la du mondmilitoj kaj estis "bona oratoro", K. Kalocsay dediĉis al li unu el siaj "Rimportretoj".

Rimportreto
K. Kalocsay

Font Giralt ĉarma korpulento,
Ruĝetaj vangoj gaje ŝvelas.
Humoro lia sune helas
Sed malamikas al silento
Per nebridebla elokvento
Li do senĉese ĝin forpelas,
Font Giralt, ĉarma korpulento
Ruĝetaj vangoj gaje ŝvelas.
Prezidas li kun diligento,
Kaj ĉarmas, eĉ se li kverelas.
Kaj eĉ se gaje li fabelas
Kun forta kataluna sento...
Font Giralt, ĉarma korpulento.

(el "Literatura Mondo", 1934)

En "Espero Katolika" de Januaro 1977 Pastro Manuel Casanoves rememoras pri kelkaj movadaj datrevenoj. Li notas, ke en 1936 estis murditaj pluraj katalunaj pastroj, IKUE-anoj, inter kiuj Font Giralt.

Kiam, kiel prezidanto de la restarigita "Kataluna Esperanto-Asocio" li subskribis la enkondukon de la nova "Kataluna Esperantisto" (Junio 1982), kiu ne plu aperis de la fino de 1936, Pastro Manuel Casanoves i Casals subtrekis: "Post la kruela milito dum kiu okazis neeldireblaj krimoj ambaŭflanke, eble la tutmonda esperantistaro pli bone aŭdis pri tiuj, kiujn faris la ribelintaj faŝistoj, sed menciendas ankaŭ, ke de laŭnomaj kontraŭfaŝistoj estis murditaj bonaj esperantistoj katalunaj, kiel pastro Joan Font Giralt".

Retrospektive pri 80 jaroj de IKUE (1903-1983), "Espero Katolika" n-ro 7, 12/1992 publikigis studon de Nico Hoen. Pri pastro Font Giralt estas dirite: "nur pli poste oni sciis, ke maristoj terure martirigis lin, forhakis liajn manojn kaj bruligis lian korpon, la 17-an de Aŭgusto de 1936 sur la vojo de Collell al Girona. Font Giralt, prezidanto de IKUE mortis kiel martiro por sia religio".

Aparte gravas la vortoj "martiro por sia religio" sed ĉu Font Giralt vere estis "martiro" laŭ la eklezia senco de la vorto? Lau notoj ricevitaj de la dioceza arĥivejoj en Girona (en la kataluna lingvo): "Je la unuaj tagoj de la ribelo li (Font Giralt) trovis rifuĝon en paroĥan domon kvankam li estus povinta facile fuĝi. Li preferis resti kun siaj paroĥanoj fide kredante, ke al li okazos nenio. Venis la 15-a de Aŭgusto 1936 kaj li estis arestita de la komitato de la popolo. Ili kondukis lin sur la teritorion de la municipo de Cellent kaj, sur la vojo iranta de Banyoles al Olot tra Sant Pau, ĉe la ponto konata sub la nomo Esparragueres ili murdis lin post parolaj kaj fizikaj turmentoj. Unu el la ekzekutintoj, por ke estu pruvo pri tiu heroaĵo inter milicanoj, tranĉis al li orelon, kiun li konservis dum kelkaj tagoj en sia poŝo. Li konsideris, ke tiu viktimo estis grava kaptaĵo".

Kial do Font Giralt estis "grava kaptaĵo"? Tiele daŭrigas la notoj: "Pastro Font Giralt estis viro de vasta kulturo kaj prezidanto de la katolikaj esperantistoj de Eŭropo. Certe tiu ofico donis al li ian fidon meze de tiu ĥaosa situacio. Tio ĉi signifas, ke la murdo de nia pastro impresis ĉe la esperantistoj".

Nenie estas uzata la vorto "martirigo" sed murdo kaj la esperantista flanko de - por ni esperantistoj - "nia martiro" probable ne estas fremda al la prikonsidero de unu el liaj ekzekutintoj, kiu parolis pri "grava kaptaĵo". Sekve de tio mi subkomprenas, ke Pastro Font Giralt estis murdita ankaŭ pro tio, ke li iam estis prezidanto de IKUE kaj eldoninto de "Espero Katolika". Cetere malhelpojn por ne diri suspektojn li suferis jam de 1934. Samdirekten kondukas nin konfeso de nevino de Font Giralt. Temas pri kompostita eltiraĵo de intervjuo verŝajne destinita en 1985 al "Presència", ĉiusemajna aldono al "El Punt", tagĵurnalo de Girona. Tiam aperis interjuo de ĵurnalisto al konataj virinoj de Girona sub formo de kroniko, kiu titoliĝis "Dones de Girona".

Ĉar la parto, kiu interesas nin fakte ne estis publikigita mi povas nenion diri ĉu pri la kunteksto, ĉu pri la nomo de la nevino. Jen mia traduko de la katalunlingvaj notoj:

"Jes. Mia onklo, pastro Joan Font, estis instruisto en Collell. Li estis mortigita en 1936 kaj ni scias, kiu faris tion, tamen ni ne diris kaj neniam diros kiu. Mia onklo estis alta kaj fortika, li defendis sin kaj tiam ili forte frapis lin ĉe la nuko pere de kulaso de fusilo".

ĉar pastro Font defendis sin jam li ne plu povis esti konsiderata kiel martiro almenaŭ laŭ la eklezia koncepto de la vorto kaj tiele daŭrigas la notoj:

"Li estis prezidanto de la esperantistoj (katolikaj) de tuta Eŭropo kaj li eldonis sola revuon en tiu ĉi lingvo, kiun li dissendis ĉien. Ĝi estis presita de Bonet en Olot. Pro tio, kiam ni denove parolas pri esperanto ni ĝojas pro tio, ke ni memoras, ke ĉi tie estis viro, antaŭ multaj jaroj, kiu profitis somerojn por vojaĝi al kongresoj, kiuj okazis eksterlande, ĝis kiam Hitler ekkomencis fari stultaĵojn".

En "Presència" de Novembro 1984 aperis 5-paĝa multilustrita artikolo pri Esperanto. Nenie estas citita la nomo de Pastro Font Giralt sed povas esti, ke tiu ĵurnalista dosiero vekis la nerepresitajn rememorojn de la nevino de Font Giralt en ligo kun Esperanto?

Mi aŭdis - sd konfirmon mi ne ricevis - ke eklezia komisiono enketis cele al beatigo de Pastro Joan Font Giralt. Unu el la demandoj al la proksima parencaro estis: "ĉu vi pretas pardoni al la murdistoj?". Iu el ili respondis "Ne" kaj pro tio ĉesis la enketo.

Ĉiukaze, por la esperantistoj, la nomo de Font Giralt nepre devas enviciĝi en nian martirolibron pro tio ke li estis sovaĝe kaj martirige murdita ankaŭ pro Esperanto. En tiu centjariĝa tempo de lia naskiĝo, ni rememoru.

Alphonse CARLES (1867-1929)
Karto de Pastro Font (la 20-an de Februaro 1933) al
f-ino Marie Larroche, vicprezidantino de IKUE
Artikolo originale publikigita en Katolika Esperantisto, n-ro 166 (Aŭtuno 1999), oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio (KEHA).

 

Alphonse CARLES (1867-1929)

Aŭtografo de Pastro FONT sur paĝo el krakova Kongresa Libro de 1931

Iom pli pri

Pastro Joan Font i Giralt

(1899-1936)


 Jean Amouroux
Perpignan, Francio

Depost la finverko de mia artikolo pri nia martira samideano (supre) vizitis min mia bonega amiko Luis Maria Hernandez Izal. ĉar li enmanigis al mi valorajn dokumentojn pri Pastro Font, mi opinias dankeme interese profitigi al la legantoj pri pliaj kaj kompletaj notoj. Ankaŭ mi volas danki al Carme Llapart el Figueres kaj Maria Colomer el Girona, kiuj plej entuziasme helpis miajn prihistoriajn esplorojn.

La biografiaj notoj pri Pastro Font ricevitaj de la dioceza arkivejo en Girona kaj de mi menciitaj en la antaŭa artikolo fakte estis eltiraĵo el 166-paĝa libro eldonita en 1991 de la diocezo de Girona, en la kataluna lingvo, titolita "Testimoniatge de Fe i Fidelitat - els preveres de la diòcesi de Girona víctimes de la revolta del 1936" (Atesto pri Kredo kaj Fideleco - la sacerdotoj de la diocezo de Girona viktimoj de la revolto de 1936).

Krom tre longa enkonduko de la episkopo de Girona, diversaj notoj kaj portretoj, sekvas 200 biografioj de murditaj sacerdotoj. Tiu pri nia samideano estas unu el la plej longaj. Desegno de ties paroĥo ilustras ies biografietojn. La preĝejo de Torn ilustras tiun pri Pastro Font.

Kiel konata novelistino, Maria Asunción Soler respondis intervjuon de la semajna kataluna magazino "Presència" (n-ro 703 de la 11-a de aŭgusto 1985), suplemento de la katalunlingva tagĵurnalo de Girona, "Punt". En ĝi troviĝas la parto de ŝia konfeso, kiun mi raportis en nia unua artikolo pri la murdo de ŝia onklo, Pastro Joan Font.

Danke al la intervjuo ni krome scias, ke el tiu dolora familia epizodo ŝi trovis inspiron kiel temon de sia novelo "L'escollit", kiu en 1959 gajnis la premion Fastenrath kadre de la centjariĝo de la "Floraj Ludoj" de la kataluna lingvo.

La oficiala naskiĝakto de Juan Font Giralt estas verkita en la hispana lingvo, sed plej konata li estas sub la kataluna formo de sia baptonomo, Joan. Ankaŭ lia "ficha martirial" n-ro 08720 estas en la kastilia lingvo, sed lia persona nomo estas en la kataluna. Ja Pastro Font ĉiam fieris pri sia kataluna identeco kaj ne hezistis tin ĉi proklami. Ekzemple li partoprenis en la 23-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo kaj la revuo de UEA "Esperanto" de Novembro 1931 tiel raportis pri la unua laborkunsido:

"S-ro Pastro Font Giralt - Kvankam li estas kataluno, li parolis por ĉiuj esperantistoj en la hispana respubliko. Li salutas la kongreson samtempe en la nomo de IKUE akcentante, ke la katolika organizo tute ne estas malamika al la ĝenerala movado kaj la oficiala organizo. Li kontraŭe opinias, ke ni bezonas unu fronton por batali"

La ora epoko de la "Kataluna Esperantista Federacio" (KEF) iris de la 1920-aj jaroj ĝis 1936. Tiam kulminis la kataluna literatura skolo pere de Esperanto. "Kataluna Esperantisto" kaj la internaciaj literaturaj konkursoj alinomitaj "Floraj Ludoj" esperantistaj allogis internacian kunlaborantaron. La ĉiujaraj kongresoj brilaj pro la disvolviĝo de la pompa ceremonio de la "Floraj Ludoj" venigis internacian publikon.

La kongresaj diservoj donis al Pastro Joan Font i Giralt la eblecon esprimi lian oratoran talenton. Li estis vera kaj sincera apostolo, kiu sciis harmoniigi la katolikan kredon, sian katalunan identecon kaj Esperanton.

Alphonse CARLES (1867-1929) MEMORAĴO
de la Diservoj de la
XIIIa Kongreso de K.E.F.
DRO. JOHANO FONT Pastro,
SANKTA COLOMA DE FARNÉS
la 24an Majo 1926a.
Preĝejo de Sankta Sebastiano
Artikolo originale publikigita en Katolika Esperantisto, n-ro 167 (Vintro 1999), oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio (KEHA).



KCE-Voltar ao indice/Reen