Jen tikla demando, sed pri kio temas? Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro: Framason/o - ano de iu kultura societo kun sekretaj ritoj, ekzistanta en multaj landoj k celanta la kunhelpon inter siaj membroj k ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco k justeco en la socio. Kio certas estas tio, ke la temo kaj la vorto ne apartenas al ĉies ĉiutaga vortuzo. La radiko "framason-" tamen troviĝas en la Fundamento de Esperanto de Zamenhof, publikigita jam en 1905 kaj sankciita kiel netuŝebla de la bulonja kongreso. Partoprenantoj de la bulonja kongreso sin rekonantaj kiel framasonaj kunsidis dum faka kunveno kaj fondis klubon titolitan "Espero Framasona", kies prezidanto iĝis la franca inĝeniero L. Pourcines el Nancio. La du vic-prezidantoj estis kolonelo Pollen el Londono kaj C. Barthel el Frankfurto dum la sekretario-kasisto estis la franco P. Mossman. Pli ol 350 homoj ariĝis por la kongresa bankedo ĉe la bulonja kazino. La honora tablo konsistis el 25 sidlokoj. D-ro Zamenhof havis la 7-an lokon, Pollen (prezidanto de Brita Esperanto-Asocio) havis la 10-an kaj Pourcines la 25-an. Kiam venis la momento de la tostoj kaj paroladoj, lastvice parolis Pourcines, en la franca lingvo, kiel reprezentanto de la gazetaro. Tiu departementa inspektoro de la laboro ja disponis pri esperantlingva kroniko en du prisportaj gazetoj el Nancio: L'auto-revue de l'Est kaj L'Est sportif. Sekvajare, dum la dua universala kongreso de Esperanto en Ĝenevo, "Esperanto Framasona" dufoje kunsidis en la domo de la ĝenevaj loĝioj. Ni notu, ke "Espero Framasona" transiris al "Esperanto Framasona". Krom la sekretario-kasisto la komitato por la jaro 1906-7 restis senŝanĝa kaj ĉeestis la komitatanoj. Kadre de la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo, en 1907, la esperantistaj framasonoj estis akceptitaj de la kembriĝa loĝio "Sir Isaac Newton". La neĉeestinta Pourcines rezignis sian postenon kaj oni ne plu aŭdos pri li en esperantistaj rondoj. La kongresa gazeto de 1908 anoncis kunvenon de framasonoj ĉe la domo de la unuiĝintaj loĝioj en Dresdeno. Laŭŝajne nek en Barcelono (1909) nek en Vaŝingtono (1910) okazis esperantista framasona kunveno. Ni devos atendi la antverpenan 7-a Kongreson en 1911 por legi pri akcepto de kongresantaj esperantistoj invitite de la 5 loĝioj de Antverpeno. Mi trovis nenion pri tia kunveno aŭ akcepto okaze de la 8-a Universala Kongreso en Krakovo. La 30-an de Aŭgusto 1913, dum la 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno, kunvenis framasonaj esperantistoj en la loĝia domo. La ĝis tiam pure esperantista "Esperanto Framasona" decidis dissolviĝi kaj estis anstataŭita de peresperanta "Universala Framasona Ligo". Estas bone konate, ke tiujn naŭ unuajn universalajn kongresojn de Esperanto senmanke partoprenis Zamenhof. Laŭ mia scio ne estas citita lia nomo kiel efektiva aŭ surpapera, aktiva aŭ honora, ano aŭ prezidanto de la dumkongresaj framasonaj eventoj. Post la revolucia tumulto de la jaroj 1904-1906 en Polujo, polaj framasonoj kreis 4 aŭ 5 enlandajn loĝiojn, i.a. du en Varsovio. Ambaŭ varsoviaj loĝioj obeadis la Grand Orient de France. Ŝlosila demando estas: ĉu la varsoviaj loĝioj tiam akceptis judojn kaj ĉu, entute, Zamenhof apartenis al unu el ili? La difino de lingvo universala, kiun Zamenhof skribis sur la kovrilpaĝo de la unuaj lernolibroj de Esperanto, en 1887, ankaŭ indas por framasonismo: "Por ke iu estu framasono ne sufiĉas lin nomi tiel". Laŭ striktaj reguloj la kandidato-framasono estas zorge iniciata, eventuale akceptita kaj poste li estas devigata partopreni regule kaj tute ne sporade aŭ surpapere en la konstantaj laboroj de sia loĝio. En publika biblioteko de Perpignan mi konsultis libron pri framasonismo kaj mi rimarkis, ke en biografieto de rekonitaj framasonoj ĉiam estas indikata ĉu la obedienco aŭ la loĝio al kiu li apartenis/as ĉu pri ties inicio. Nenian tian framasonan legitimigon mi legis pri Zamenhof. Framasonismo ĉiam suferis antaŭjuĝojn kaj eĉ persekutojn. Mi persone opinias, ke se li estus estinta allogita de la framasonaj ritoj kaj sekreteco, Zamenhof tamen ne estus riskinta ankoraŭ pli da antaŭjuĝoj al tiuj propraj, kiujn jam suferis Esperanto. Pluekzistas "Universala Framasona Ligo (UFL)". Laŭ la Dictionnaire de la franc-maçonnerie de Daniel Ligou - PUF - 1991. UFL konstante kreskas, konsistas el individuaj anoj el preskaŭ ĉiuj landoj kaj praktikas la universalisman idealon. Kiel origino de UFL la koncerna verko indikas esperantistan kongreson en 1905, do la bulonjan. UFL konservis la originalan esperantlingvan titolon, sed ne plu estas peresperanta ligo. Tamen, menciindas, ke en 1975 la kvitancomarko por siaj anoj montras portreton de Zamenhof (v. bildon) kaj la rememorajn jarojn 1905-1975. Jen do plia aludo al la unua esperantista kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro kaj al Zamenhof. En 1913, sine de la pariza Grande Loge de France fondiĝis loĝio "Esperanto", kiu laboris uzante la zamenhofan lingvon. Kiel numeron ĝi havas 454. Almenaŭ unu fojon la ekstera publiko sciis informon pri ĝi venantan de ĝi mem. Ja en marto 1965, kadre de monata dimanĉa radioelsendo, pere de la tutnacia radio France Culture, la vénérable, t..e. la prezidanto de la loĝio "Esperanto" parolis pri "Esperanto kaj framasonismo" en la franca lingvo. La GLF diskonigis la tekston presite kaj dulingve. Laŭ fidinda atesto de esperantisto, kiu ilin propraokule vidis, ekzistis korespondaĵoj de Zamenhof ĉe GLF sed, tre bedaŭrinde, ili ŝajne malaperis. Menciindas la fakto, ke la 13-an de Aŭgusto 1940 efektiviĝis leĝo malpermesanta la sekretajn asociojn en Francio. Ses tagojn poste Pétain dekretis la dissolviĝon de la Grand Orient de France kaj de la Grande Loge de France konfiskante iliajn havaĵojn. Sed ni revenu al la epoko de Zamenhof. La Grand Orient de France ĉion forpuŝas rilate al religio. La Grande Loge de France inkluzivas la evangelion en siajn ritojn. Tio ĉi signifas, ke restas loko por la interreligia mistiko, kiun Zamenhof deklamis en Bulonjo-ĉe-Maro: lia "Preĝo sub la verda standardo". Mi fine diru, ke la jaro 1913 signis novan etapon en la penso de Zamenhof. En Majo li finpretigis sian deklaracion pri Homaranismo, sian politikan-religian kredon. Ĝin publikigis, broŝurforme en Madrido, Homaro, "monata internacia revuo por progresemaj kulturceladoj, Esperanta organo de l'Instituto por internacia interŝanĝo de progresaj spertoj". Kio aparte gravas estas, ke "Homaro"n flegisla bone konata madrida esperantisto kaj framasono Julio Mangada Rosenörn. Same kiel Zamenhof li partoprenis en la 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno (1913). Ni memoru, ke ĝuste dum tiu kongreso, fakkunvene, fondiĝis "Universala Framasona Ligo", kiu, ni sciu, tuj decidis, ke oficiala organo ĝia estos la pure esperanta gazeto "Homaro". Konklude de ĉio ĉi kion respondi al la demando: "ĉu Zamenhof
estis framasono?". La plej kontentiga respondo, kiun mi legis
ĝis nun kuŝas en studo pri "Filatelo kaj Framasonismo",
publikigita de Le Monde des Philatélistes de Aprilo 1991.
La aŭtoro skribis: "Estas kelkfoje malfacile disdividi verajn
de neveraj framasonoj. Pro apartaj kvalitoj ne iniciitaj homoj kiel
Henri Dunant, fondinto de la Ruĝa Kruco, Baden Powell kreinto de
skoltismo, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto, oni kelkfoje nomas: framasono
sen antaŭtuko." |
||
| Artikolo originale publikigita en Franca Esperantisto, n-ro 464, Majo 1995 |