Ekde majo-junio 2000 "Espero Katolika" (EK) liveris biografiajn notojn pri la unua prezidanto de IKUE. Ĝis nun nekonataj faktoj kaj dokumentoj kompletigos ilin, ankaŭ pri citita Maria Milsom. Ja interplektiĝis ilia spirita kaj esperantista vivo. Pri ambaŭ oni povas legi en Enciklopedio de Esperanto. Fine de oktobro 1910, Pastro Richardson krize malsanis: plurfoje li krachis sangon kaj eĉ ricevis la lastajn sakramentojn (sammonata EK). Li eskapis al la morto sed li bone sciis pri la graveco de sia sanstato. Ne estas hazardo, ke li vojaĝis al sia spirita filino, Maria Milsom, kaj rifuzis fervojbileton por reveni hejmen. Ankaŭ ne estas hazardo, ke li mortis en Bossey, kie ŝi loĝis, ne malproksime de Ĝenevo sed sur la franca teritorio. Respondante la demandaron por esti kandidato al la Lingva Komitato (februaro 1909), P. Richardson notis, ke li esperantistiĝis en Oktobro 1906. Jam en EK de julio 1906 unuafoje aperis kvarpaĝa E-artikolo subskribita de A. Richardson pri sia vizito al iu anglikana D-ro Pusey en 1865. Samnumere aperis unuafoje aboniĝo al EK de s-ino Milsom en Bossey. Kia koincido, ĉu ne? Poste ŝi donacis 50 frankojn (ekvivalento de 10 jarabonoj al EK por eksterlandanoj) por senŝuldigi kaj savi EK (februaro 1907). De generacioj la familio de Maria apartenis al la reformita Eklezio, sed sekvanumere de EK ŝi aperigis siajn esperantigitajn pensojn pri la katakomboj. Kio okazis aliflanke, ĝuste en 1906? "Svisa Espero" de junio 1906 instruas al ni, ke la 26-an de aprilo Maria Milsom estis elektita komitatanino de la ĝeneva esperantista grupo. Ŝi poste iĝis sekretario de la biblioteka komitato de la Svisa E-Societo. La unuan de aŭgusto okazis en Ĝenevo oficiala kunveno por Esperanto kadre de la tria kongreso de Tutmonda Ligo por Kristana Celado, kiu enkalkulis preskaŭ 70 mil lokajn grupojn, kun 4 milionoj da anoj. Intervenis E.Privat, pastoro Fr. Schneeberger, la anglikana pastro C. Rust, esperantistoj k.a. En septembro sukcese disvolviĝis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo. Partoprenis en ĝi M. Milsom kaj ŝia filo Albert, ŝia frato Théodore kaj liaj familianoj (en 1908 la geedza paro estos enskribita en la adresaro de D-ro Zamenhof). Dubo ne estas, ke Maria Milsom troviĝis en la kerno de ambaŭ eventoj pri kiuj aŭdis - aŭ propraokule vidis - P. Richardson. Pastro Richardson ĉiam celis alporti sian ŝtonon al la unuiĝo de la Eklezioj kaj, precipe, la revenon de Anglikanoj al la Katolika Eklezio. EK, kies direktoro li estis post la morto de P. Peltier, donis al lli la plej taŭgan tribunon inter la esperantistoj, tiom pli ke la unua Internacia Kongreso de Esperantistaj Katolikoj en Parizo (1910) enpostenigis lin kiel unuan prezidanton de la tiam fondita gvida asocio. Tre bedaŭrinde baldaŭ ekŝancelis lia sanstato kaj li forlasis la direktoran postenon de EK, sed restis ties religia direktoro. Sub plumnomo "Ramo", Maria Milsom kontribuis per religiemaj tradukaĵoj kaj intervenoj en EK. "Ramo" estis kunmeto de la incialo de ŝiaj tri personaj nomoj: Renée Adèle (same kiel la patrino) Maria plus la E-vorta finaĵo O. La junia numero de 1911 de EK skizas portreton pri P. Richardson. El la kutimaj biografiaj notoj menciindas la jeno: "Li spertis la nepriskribeblan ĝojon konduki preskaŭ 200 animojn al nia Eklezio. Ducent! Chu li ne estas vera apostolo?" 1911 estis la aperjaro de la unua eldono (dua eldono en 1928) de la fama rakonto pri la katakomboj, "Fabiola", de kardinalo Wiseman, laŭ modela traduko el la angla de E. Ramo. Al sia kutima plumnomo, Ramo, ŝi aldonis E., kiu estas la inicialo de la antaŭnomo de ŝia patro Emmanuel.
Enkondukante ŝiajn vortojn d-ro Smulders, redaktoro, rivelis: "ŝi estas unu el la 200 spiritaj infanoj de la kara mortinto kaj ŝi skribis al mi" (ŝi pardonu al mi tiun ĉi malkonfidencieton): 'Lia perdo estas por ni tre doloriga. La bona Patro donis al mi la plej veran ĝojn en mia vivo: mia ricevigo en la Katolika Eklezio'."
interno de la kirko de Bossey, kie Pastro Richardson celebris sian lastan meson kelkajn horojn antaŭ sia morto. Tiuokaze Maria Milsom ricevis la komunion el liaj manoj. En tiu 22-a de aŭgusto 1913 la proksimiĝo de la lando kaj de la dato de komenciĝo de la IX-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno faris, ke multaj esperantistoj alkuris en Bossey por adiaŭsaluti P. Richardson, kune kun "impresata vilaĝano", skribis E. Privat en la "kongresa gazeto" aldona al "Esperanto". Claudis Colas lasis paroli sian koron en versoj. Ethistorie dirite, en 1911 Bossey enkalkulis 328 loĝantojn.
Ni scias, ke ŝi konvertiĝis al katolikismo danke al Pastro Richardson. Mi povas diri ke tio okazis en 1910, jaro de la fondiĝo de IKUE sub la prezido de P. Richardson. Por havi konfirmon pri tio necesas viziti la tombejon de Bossey. La tombejo estas ne granda, cetere same kiel la vilaĝo, iom fore de la kirko, orientita al Ĝenevo.
En 1879 Maria edziniĝis al Edouard Milsom, anglodevena negocisto en Lyon. Ili havis du filojn: Edwin, kiu mortis sen posteuloj, kaj Albert, kiu fariĝis jezuito. Ne estas imageble ne pensi, ke Pastro Richardson ne havis influon en la religia alvokiĝo de Albert (1890-1957). Edwin, sed ĉefe Albert, dek jarojn pli juna ol sia frato, kaj Maria partoprenis en la unuaj universalaj kongresoj de Esperanto kaj de IKUE en kiuj oni retrovis ankaŭ Pastron Richardson ĝis Krakovo kaj Budapeŝto en 1912. Ili tiel kune iris la vojon celitan. |
||||||||||
| Artikolo originale publikigita en Katolika Esperantisto, n-ro 177 (junio 2002), oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio (KEHA). | ||||||||||