KCE-Voltar ao indice/Reen


Unuaj semoj de Esperanto
en Vjetnamio estis Rusiljonaj

 Jean Amouroux
Perpignan, Francio

 

 

En la subprefekteja rubriko de Prades (Roussillon, Francio), la plej legata rusiljona tagĵurnalo, "L'Independant", publikigis longan artikolon sub la titolo L'Espéranto, une langue à apprendre en Conflent (4-a de Februaro 2002). Conflent estas la parto de Rusiljono, kiu kuŝas je l'piedo de monto Canigou. Ankau ĝi estas la nomo de la eldonejo, kiu aperigis "Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon" en 1985, al kiu mi cetere resendas la legantojn.

La koncerna artikolo estas informiga pri Esperanto kaj anoncas la starigon de E-grupo kaj kurso en Prades. Al ambaŭ entreprenoj ni deziras la meritatan sukceson.

Kun multe da entuziasmo la tuton iniciatis Christian Pinard, tute freŝe bakita esperantisto, danke al interreto, kies senlimajn eblecojn li tre profite utiligias. Por ilustri la artikolon, li estas fotita ĉe la tombo de Auguste Carrère en Prades, tie mortinta antaŭ ĝuste 80 jaroj, nur kelkajn tagojn antaŭ li estu 54-jaraĝa. Ankaŭ en Rusilojno naskiĝis Auguste Carrère.

Retrospektiva parto de la artikolo iom diras pri la E-agado de A. Carrère en Koŝinĉinio, parto de la nuntempa Vjetnamio. Enciklopedio de Esperanto apenaŭ parolas pri li (p. 211) kaj kvazaŭ nekonata estas la broŝuro eldonita de la esperantista grupo de Koŝinĉinio en Sajgono (1908), kies prezidanto estis A. Carrère, en la franca lingvo pri la temo "La internacia helpa lingvo en Ekstrem-Oriento - ĉu la malaja, ĉu Esperanto?".

Laŭ "Esperantista Societaro" je la 30-a de junio 1906, la E-grupo estis fondita en 1905 subprezide de Carrère, profesoro ĉe la porinstruista lernejo. Unu jaron kaj duonon poste li estis direktoro de la sama lernejo. Poste li iĝis inspektoro de la lernejoj.

Auguste Carrère

Mi iam havis enmane ne malmultajn esperantistajn librojn, eldonitaj de Hachette en la renoma "Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof". Ĉiuj estis permane subskribitaj de A. Carrère kun la sama data mencio "Vichy, 3 Août 1905" (3-a de Aŭgusto), kio igas min pensi, ke dum kuraca restado en la fama termofonta urbo, li aĉetis tutan serion de libroj, esperantiĝis kaj fondis grupon en Sajgono.

Auguste Carrère
(1868-1922)

Tiu lerna kaj beletra libroservo havis duan vivon: ja, en 1930, Robert Gendre ĝin aĉetis ĉe brokantisto... kaj esperantistiĝis. La plej malnovaj esperantistoj de nia regiono tutcerte memoras pri Robert Gendre (="Bofilo").

Poshtkarto sendita de A. Carrère Poshtkarto sendita de A. Carrère
Poŝtkarto sendita de A. Carrère el
Sajgono, 1913
 

La lasta spuro, kiun mi trovis pri Auguste Carrère en Sajgono - nun nomata Hô Chi Minh - krom enskribo por la 10-a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo (aŭgusto 1914), cetere ne okazinta pro la militdeklaro, estis poŝtkarto, kiun li skribis la 28-an de marto 1913 al franca korespondanto, en kiu li diris: "Mi alvenos Francion per la sekvanta kuriero" (= "per sekvanta kunliga aviadilo").

Dua rusiljona semanto de Esperanto en Vjetnamio estis kapitano Marcel Saillens.

Kiam la esperantista grupo de Perpignan solide strukturiĝis, en januaro 1911, la du vic-prezidantoj estis kapitanoj de la 24-a kolonia regimento. Saillens (naskita en 1869, en la kantono de Prades), diplomita (de la S.F.P.E.) profesoro de Esperanto, krome fariĝis delegito de U.E.A. Tiuepoke ne longatempe li restis en Perpignan kaj en 1913 li jam estis delegito de U.E.A. en Mon-Cay (Tonkino), en la nuna parto de Vjetnamio, kie li daŭrigis sian kapablan poresperantan agadon.

Marcel Saillens
(1868-1922)

Marcel Saillens

Freŝnomita batalionestro, li fiere pozis en parada uniformo kun pendantaj plej altrangaj dekoracioj inter kiuj, sur la unua vico, troviĝis la esperantista insigno. Pro la militdeklaro li estis alvokita sur la batalkampon. Dufoje citita je la rango de l'Armeo, li estis grave vundita je la terura batalo de la Somme-kampo. Li mortis en pariza milithospitalo la 19-an de Oktobro 1916 kaj estas enterigita ne malproksime de Perpignan.

poshtkarto sendita de Marcel Saillens

Poŝtkarto sendita de Kapitano Saillens el
Mon-Cay (Tonkin, nuna Vjetnamio), 1913

poshtkarto sendita de Marcel Saillens

 

Artikolo originale publikigita en Sudfrancia Stelo, bulteno de E-Federacio de Langvedoko-Rusiljono, n-ro 160 (2002)



KCE-Voltar ao indice/Reen