KCE-Voltar ao indice/Reen


Alphonse CARLES 
(1867-1929)

La Konata Nekonatulo
 Jean Amouroux
Perpignan, Francio
 

En la kroniko "Niaj mortintoj", "Esperanto" de januaro 1930, oficiala organo de UEA, sobre anoncis:  

Alphonse CARLES (1867-1929)
"S-ro Alphonse Carles, DM kaj Delegito de UEA en Béziers, Hérault, Francujo. Pro reveno de la gazeto ni sciiĝis pri la morto de nia honora membro, kunfondinto de UEA. Ne ricevinte precizan informon, ni dankus se el la legantaro oni volus nin informi. Skribinte al la sola membro en tiu loko pri detaloj, ni ne ricevis respondon ĝis nun."
Ankaŭ "Enciklopedio de Esperanto" (1933) [EdE] liveras tre malmulte da biografiaj notoj pri la kunfondinto de la grupo de Béziers en marto 1904.

Cetere antaŭ ol sendi sian laboraĵon pri biografio de Francoj al la redaktoroj de EdE, intendanto-generalo Bastien, ĉefkunlaboranto, sin turnis al UEA, kies oficeja direktoro Hans Jakob, tiele respondis (24an de marto 1933):

"Mi ne scias, ĉu vi konis amikon Carles persone. Estis vera sudfranco, tre viva, ĉiam ŝercema kaj bonhumora. Pri li ni nenion havas. Jen kiel okazis: Li estis komitatano de UEA kaj regule partoprenis ĉiujn taskojn de sia ofico, bone respondinte la okazajn decidojn. En 1930 revenis ekzemplero de nia gazeto ESPERANTO al li sendita kun seka mencio: "Décédé" (= "mortis"). Nenio alia. Nu, ni kutime ne tuj kredas kion poŝto notas sur banderolo de gazeto, ĉar okazis foje ke mortinto tiamaniere bone vivis kaj mire legis la anoncon pri sia morto. Hazarde ni rilatis kun esperantisto en Béziers, kies nomo tre strange estis ankaŭ Carles. Ni demandis lin pri detaloj. Montriĝis do ke Alphonse Carles, nia komitatano vere mortis, sed la alia Carles ne estas parenca al li kaj ankaŭ ne povis doni pli kompletajn sciigojn pri nia komitatano, kiu mortis sen parencoj. Jen ĉio kion ni sciis kaj sukcesis sciiĝi. Ne estas multe kaj ankaŭ ni ne sukcesis poste ricevi ion plian. Ni esploris nian kolekton de fotografaĵoj, sed ne havas tian de li."
De kiam mi havis enmane la enciklopediajn arkivojn de Bastien, mi interesiĝis pri la biografia enigmo de nia simpatia samregionano. La familia nomo Carles estas sufiĉe ofte renkontebla en la tuta regiono ĉe homoj, kiuj ne havas proksiman parencan ligon inter si. Mia unua paŝo al plia informiĝo, laŭateste de la municipa oficejo pri vivoregistriĝo en Béziers, montris ke li ne mortis en sia loĝeja urbo.

Feliĉe s-ro A. Capus, FD de UEA pri genealogio en Montpellier, bonvolis surloke enketi. Ĉe la departementa arkivejo Hérault li konsultis la oficialajn dokumentojn pri nombrado de la popolo kaj balotoj ekde la komenco de la pasinta jarcento kaj, dank' al la precizaj indikoj, li povis senerare scii, ke Alphonse Carles naskiĝis en 1867 en Gigean, ne malproksime de Montepllier. Li krome eksciis, ke ne en Montpellier mortis nia pioniro.

Ni progresis, sed denove paneis la "enketo". Kiel esperantisto (n-ro 4682 en la "Adresaro" de Zamenhof-aliĝoj de 1899) A. Carles estas precipe konata kiel elpensinto de la asocia reto de delegitoj. Tiam oni parolis pri "konsuloj". Kun Hodler, Meyer kaj Th. Rousseau, en 1907, eldone de la ĵurnalo ESPERANTO, A. Carles aperigis "Konsuloj kaj Esperanto-Oficejoj", verketon kiu kondukis al la fondo de UEA. Pro tio ne estas mirige, ke li estis delegito ekde la unua Jarlibro (1908), ano de la tre limigita unua Komitato kaj poste dumviva Honora Membro.

Unu jaron post la fondo de UEA li ĉeestis en la solena kunveno sub prezido de ĝia honora prezidanto, D-ro Zamenhof, kaj en la publika kunsido de UEA, la 10an de septembro 1909, kadre de la kvina Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono.

Cetere jam de 1904 li rilatis kun Zamenhof pri la delegita afero. Laŭ la konsiloj de Zamenhof, Carles sugestis sian ideon al la bulonja kaj ĝeneva kongresoj de 1905 kaj 1906, sed tiam la afero ne estis ankoraŭ matura.

En 1909 eldoniĝis en Parizo lia "Kurludo de toroj" - laŭ PIV la titolo nun estus "Taŭrobatalo" -  kiun li dediĉis al H. Hodler kaj Th. Rousseau, siaj "unuaj kaj bonegaj kolegoj en UEA". Plurkiale interesa estis tiu-ĉi kvindekpaĝa libreto kiun oni povus dividi en tri partojn:

a) paĝoj 5-14: "De kelka tempo la toraj kurludoj laŭ la hispana maniero multe disvastiĝis en la sudo de Franclando" komencis la aŭtoro. Malgraŭ fortaj kontraŭstaroj, en kelkaj sudfrancaj urboj nuntempe pluekzistas tiaj primitivaj spektakloj. Eble kulpas la fakto, ke ili okazas en romiaj arenoj aŭ postrestaĵoj bonege konservataj el tiuj pratempaj epokoj kaj moroj. A. Carles klarigas al la legantoj la diversajn fazojn de la hispana kutimo, kiu finiĝas je la mortigo de la taŭro. La franca maniero, provenca aŭ okcitana (Kamarga aŭ Landes-a) estas multe malpli kruela, kvankam ne senriska, kaj ne finiĝas je mortigo de la taŭro.

b) paĝoj 15-33: " Fakte temas pri traduko de eltiraĵo el "Voyage en Espagne" ( = "Vojaĝo en Hispanio") de Théophile Gautier.

c) paĝoj 34-50: Leksikono pri fakaj vortoj kaj esprimoj kiu, de tiu vidpunkto, estas io vere originala kaj interesa.

Male al la diro de Jakob al Bastien, Carles ne mortis sen-familia. Li havis filinon (ambaŭ loĝis samadrese) kaj filon, kiuj havis siajn proprajn infanojn, ĉu antaŭ ĉu post la morto de la avo. Kiam mi havis la bonŝancon konatiĝi en Perpignan kun plej simpatia pranepo de A. Carles, li apenaŭ aŭdis pri la praavo. Mi tiklis lian scivolemon. Pridemandinte siajn patron kaj geonklojn, magra estis la rezulto.

Ne nur neniu sciis pri la pionira kaj por ni interesa esperantista agado de A. Carles, sed ankaŭ ne pri la cirkonstancoj de lia morto, krom tio ke li mortis "freneza". "Kun multe da antaŭzorgo oni devas konsideri la formulon" diris al mi lia pranepo. Nunepoke ni eble parolus pri Alzheimer-malsano aŭ io simila, kiu degradas la menson ĝis totala detruo de la neŭrocentroj. Tiam tiajn malsanulojn oni kaŝis kaj ŝajne la familio de A. Carles volis lasi senscie kaj senspure liajn kalvarion kaj forpason.

Restis la demando: kie kaj kiam mortis Alphonse Carles? Pro propra scivolemo, ne sen malfacilaĵoj kaj obstino, lia pranepo ricevis la sopiratan sciigon: la 19an de aŭgusto 1929, A. Carles estis entombigita en Béziers en la tombon, kies koncesianto li estis. Dank' al tiu informo ni eksciis, ke li mortis en Albi, ĉefa urbo de la najbara departemento Tarn. De tiam estis facile scii, ke li mortis du tagojn antaŭe kaj, iom enprofundigante la oficialan mortoateston, pruviĝis ke li mortis en specialigita hospitalo.

Post tiom da jaroj fine solviĝis la prihistoria enigmo pri la morto de Alphonse Carles kaj tiu ĉi artikolo celas omaĝi lian memoron.

 

poshtkarto sendita de Alphonse Carles en 1903

Poŝtkarto sendita el Béziers la 17an de oktobro 1903 de Alphonse Carles 
al Paul Fruictier, ĉefredaktoro de la monata centra organo "Lingvo Internacia"
.
.
Artikolo originale publikigita en Sudfrancia Stelo, n-ro 157 (2001)



KCE-Voltar ao indice/Reen