Volta/Reen Novajh-grupo"Esperanto"

La sistemo Esquina das Listas chesis, sen klarigoj, dum nedifinebla tempo. Protestu, sendante vian mesaghon al esquina@dcc.unicamp.br.

  Texto em Português   Texto en Castellano   Teksto en Esperanto

Ekzistas novajhgrupo (auh listo) por diskutado de esperanto-aferoj en Ameriko, speciale en Brazilo. Ghi nomighas "esperanto" kaj estas disponebla danke al servo ESQUINA DAS LISTAS [stratangulo de listoj], ekzistanta en Universidade Estadual de Campinas - UNICAMP. La listo celas la interligon de esperantistoj en la tuta Ameriko, same kiel okazas en Euhropo (tra la tre aktiva listo soc.culture.esperanto), en Japanio (tra Niftyserve) kaj Koreio, ekzemple.


Enhavo kaj Principoj

Estis klara la neceso de tia listo post la komenco de Curso de Esperanto pela Rede - CER, kiu rapide envolvis centon da homoj nur en Brazilo kaj malebligis la personan atenton al chiu demandinto. Ghi do celas:

La lingvoj por la unua kaj dua eroj estas la portugala, kastilia kaj esperanto. Nenio kontrauh la angla, kiun la plejmultaj el ni uzas kaj sxatas, sed jam ekzistas listo kie la angla estas akceptata (soc.culture.esperanto), kaj tra aliaj vojoj (http://www.webcom.com/~donh/efaq.html).

La listo utilas por diskuti pri esperanto, chefe por la neesperantistoj kiuj deziras scii pli pri la tauhgeco de tiu relative nova, sed tradicia internacia lingvo.La listo celas ankauh la pridiskutadon en esperanto de temoj interesaj al esperantistoj, precipe chio kio rilatas al la movado en Ameriko kaj ties ligigho kun la cetera mondo. Ghi estos utila por la helpo kaj orientigo de vizitantoj, aparte la eksterlandaj, char sufichos unu mesagho en la listo por ke la tuta legantaro informighu pri vizitplano kaj rekte kontaktu kaj helpu en ties efektivigho.


Kiel Sendi Mesaghojn

Por ke mesagho estu legata en la listo, sufichas meti CHIAM KIEL UNUAN LINION DE LA MESAGHO-TEKSTO la jenan ordonon:

submeta esperanto

Poste nur necesas skribi vian tekston kaj sendi al:

esquina-das-listas@dcc.unicamp.br

Ne forgesu plenigi la titolon de la temo de via mesagho.


Kiel legi la Mesaghojn

Por tiuj, kiuj havas aliron al TTT:

http://www.dcc.unicamp.br/esquina-das-listas/html/esperanto/esperanto.html

Ekzistas serio da ordonoj kiuj estas akceptataj en la servilo, chiam metitaj kiel mesagho-tekstoj kaj senditaj al la adreso esquina-das-listas@dcc.unicamp.br. La titolon auh temon de la mesagho ne necesas plenigi.

Ni listigas tie chi nur kelkajn:

inscreva esperanto (por auhtomate ricevi chiujn mesaghojn de la listo esperanto en via adreso. Venos al vi mesagho kun la konfirmo de via aligho, kune kun kelkaj aliaj informoj - en la portugala!! Petu pri helpo).

cancele esperanto (por nuligi la ricevon de mesaghoj)

Por tiuj kiuj ne deziras ricevi chiujn mesaghojn ekzistas la distribuo lauh mendo de la lastsemajnaj mesaghoj. La ordonoj estas:

indice esperanto (listigas la plej freshajn mesaghojn) kaj

envie esperanto/mensagem (por ricevi la mesaghon numero "mensagem")


Problemoj

Povas esti, ke kelkaj serviloj ne permesas ricevi mesaghojn de tiu chi listo. Se vi rimarkos ke post kelkaj tagoj vi ricevis neniun mesaghon, avertu la iniciatinto de la listo kiu provos solvi la problemon. Unu solvo estas la uzado de konstanta adreso, kiel senpage oferas la servoj Four11, HotMail auh Netforward.


Pli pri Esperanto en Ameriko: http://www.digicron.com/ameriko


Volta/ReenAl la enir-pagho