KCE-Voltar ao indice/Reen


Kiel ekestis KCE



Nia klubo festis sian dekkvinjarighon en 2001, en harmonia laboro kaj sub absoluta respekto al la neutraleco. Ekkonu niajn agadojn kaj celojn.



 
 


Kultura Centro de Esperanto (por la geamikoj: KCE) fondighis la 4-an de Januaro, 1986. Dekomence ghin regis la principoj de neutraleco kaj toleremo. Ech se en Brazilo signifa proporcio de la esperantistaro iel estas ligita al spiritismo (unu el la enlandaj movadoj, kiuj forte subtenas Esperanton), en KCE aktivas homoj kun plej diversaj filozofiaj kaj politikaj fonoj, en harmonia kunlaboro. Kaj ni en KCE fieras pri tio.

 

Urba legho jam en 1987 aljughis al KCE la statuson de Societo kun Publika Utileco. En tiu dekjara periodo, nekalkulebla nombro da prelegoj, publikaj ekspozicioj, kursoj kaj kontaktoj kun nemovadaj grupoj estis faritaj de KCE.  Oni eldonis la bulteneton "Hirundo".

En oktobro 1992, KCE organizis, kun Associação Paulista de Esperanto, tiujaran Shtatan E-Renkontighon, kun 250 partoprenantoj.

La grupo intencas ne resti enfermita en la movado, sed agadi kiel peranto inter la urba komunumo kaj la internacia esperantistaro. Campinas, kie en 1906 fondighis la unua esperantista grupo en Brazilo, pioniras ankau en la reto. En 1993, KCE ighis la unua brazila E-grupo kun propra retadreso, liverita de loka universitato Unicamp. En marto 1996 ghi inauguris tiujn chi paghojn, la unuajn instituciajn paghojn en la portugala pri Esperanto, senpage disponigitaj de loka retprovizanto Estação Aleph.

En junio 1996 KCE lanchis la portugalan version de la retkursoj, Curso de Esperanto pela Rede (CER), aranghita kaj zorgata de la grupo, sed kun volontulaj korektantoj tra Brazilo.

En la fino de tiu sama jaro, KCE kunfondis EUCAMP-Asocio de Neprofitcelaj Organizajhoj Uzantaj la Komunuman TV-Kablo-Kanalon (Tv Fênix). Tiu kanalo unuafoje emisias en la 27-a/09/97. Ni nun okupighas pri produktado de priesperantaj TV-programetoj.

En la fino de 1997, KCE lanchas la bazojn de sia Projekto Kelter, kun la celo senpage disponigi en la reto esperantajn librojn ne plu troveblajn sur la merkato.

En tiu sama periodo oni ambauflanke pashas al la starigo de ghemelaj rilatoj inter KCE kaj Glasgova Esperanto-Societo, en Skotlando, kun la celo plifortigi ne nur la ligojn inter tiuj geesperantistoj, sed ankau inter la du landoj, montrante la utilecon de Esperanto por la homrilatoj.

Pri tiuj pluraj projektoj vi povas legi pli detale tie chi.

En la jaro 1998, KCE denove organizis la Shtatan E-Renkontighon, chifoje en la najbara urbo Paulínia.

En la jaro 2006, en sia dudekjarigho, KCE organizos la 41-an Brazilan Kongreson de Esperanto, por festi la centjarighon de Suda Stelaro, la unua E-klubo fondita en la lando!


 
 


 
 

BEJO-laborkunsido en la sidejo de KCE, 03.jun.2001

KCE disponigis la sidejon por laborkunsido de BEJO (la 3-an de Junio, 2001)


Chiujare esperantistaj gastoj alvenas al Campinas kaj tre ofte ankau KCE helpas en la organizado de vizitoj al urbaj instancoj, liveras servojn au kunaranghas simplan distran akceptadon kun lokaj esperantistoj. Tio estas tasko pri kiu KCE okupighas kun plezuro, do 

 

vi estas bonvena!

Niaj kunvenoj okazas en nia sidejo, chambro malantau la sidejo de USEIC (Rua Antonio Álvares Lobo, 775-fundos, kvartalo Botafogo) la unuan kaj la trian sabaton de chiu monato, ekde la 15-a horo. Informoj/fakso por informoj: (19) 3256-0268 [en la momento de la kunvenoj mem: 3243-4588].

 

Oni nepre havu antauan interkonsenton, por pli trankvila kaj certa aranghado. Eblas inkluzive trovi gastigadon inter niaj membroj.

 


Personaj Hejmpaghoj 
de KCE-membroj kaj E-istoj el Campinas
Prof. Dr. José Lunazzi http://geocities.com/lunazzi [Fiziko: holografio, 
kulturo] 
James Rezende Piton Babelo Estu Detruita! [Esperanto-filatela kolekto]
Esperanto-bildkartoj [historiaj poshtkartoj eldonitaj antau 1940]
Fotoj de la 5-a Tutamerika Kgr. en Meksiko (04/2001) [110 fotoj]
Fotoj de la 37-a Brazila Kongreso (07/2001) [kvardeko da fotoj]
Fotoj de la 23-a Renk. de Prov. São Paulo (10/2001) [trideko da fotoj]
  Raymond Schwartz [vivo kaj arto de la fama E-humuristo]
Molina Milanez Infanejo [rimedoj por infanoj]
DJ Roger Grilo Elektronika Muziko [pagho de komponisto
kaj produktisto]
.

Ties estraro por la periodo 2005-2009 estas: 

  • Prof-ro D-ro David Bianchini, prezidanto 
  • Idílio Cândido Neto, vicprezidanto
  • James Rezende Piton, sekretario
  • Érika Mayumi Cândido, vicsekretario
  • Eduardo Ramos Dezena, kasisto

    Konsulta Konsilantaro

  • Ísis C. Okabe Piton
  • Ismael Mattos Andrade Ávila
  • Prof-ro D-ro José Joaquín Lunazzi

    .

    Krome che KCE aktivas la jenaj UEA-Delegitoj: 

  • Prof-ro D-ro David Bianchini, D, FD (teleinformadiko)
  • Osvaldo Cabral Franco, VD
  • Ísis C. Okabe Piton, FD (psikologio) 
  • Ismael Mattos Andrade Ávila, FD (inghenierado, denaskismo, vegetarismo)
  • James Rezende Piton, FD (industria automatigo, esperanta filatelo), ĈD
  • Prof-ro D-ro José J. Lunazzi, FD (scienco)

KCE-Voltar ao indice/Reen