Em
construção / Konstruata
| Se vi kontaktas adresojn en Brazilo, vi certe jam devis skribi duliteran mallongigon post la nomo de urboj, sed eble vi ne scias al kiu brazila shtato ghi apartenas. Jen kelkaj informoj pri nia lando. |
AREO
8.511.965 kvadrataj kilometroj (47% de la areo de Sudameriko)
15.179 km de landlimo kun sudamerikaj landoj, 7.408 km de marbordo.
LOGHANTARO (1993)
154 milionoj.
Jara kresko: 1,38 %
17 loghantoj/km2
SITUO
inter 5.16N kaj 33.45S, kaj inter 34.47W kaj 73.59W
Horzonoj inter UTC -2 kaj UTC -5. Oficiala horzono: UTC -3 (Brasília)
REGIONOJ KAJ SHTATOJ
Brazilo (República Federativa do Brasil) estas
Federacio, kun 26 Shtatoj kaj unu Federacia Distrikto, kie trovighas la
chefurbo, Brasília (tiucele fondita en 1960). Sube ni listigas
mallongigojn, shtatojn kaj chefurbojn, kun kelkaj ligiloj al lokaj hejmpaghoj.
AC-Acre (chefurbo: Rio Branco), AL-Alagoas (Maceió), AM-Amazonas
(Manaus), AP-Amapá (Macapá), BA-Bahia
(Salvador), CE-Ceará (Fortaleza), DF-Distrito Federal (Brasília),
ES-Espírito Santo (Vitória), GO-Goiás (Goiânia),
MA-Maranhão (São Luís), MG-Minas Gerais (Belo Horizonte),
MS-Mato Grosso do Sul (Campo Grande), MT-Mato Grosso (Cuiabá), PA-Pará (Belém),
PB-Paraíba (João Pessoa), PE-Pernambuco (Recife), PI-Piauí
(Teresina), PR-Paraná (Curitiba), RJ-Rio de Janeiro (Rio
de Janeiro), RN-Rio Grande do Norte (Natal), RO-Rondônia (Porto
Velho), RR-Roraima (Boa Vista), RS-Rio Grande do Sul (Porto Alegre),
SC-Santa Catarina (Florianópolis), SE-Sergipe (Aracaju), SP-São
Paulo (São Paulo), TO-Tocantins (Palmas).

Pliajn informojn pri Esperanto-kluboj kaj asocioj vi trovos
en la hejmpagho de
Brazila Esperanto-Ligo.